Márton Barabás
Márton Barabás [barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Márton estas hungara pentristo, skulptisto, koresponda membro de Hungara Belarta Akademio (2013). Lia filo estas Lőrinc Barabás, filino Zsófi Barabás.
Márton Barabás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Barabás Márton |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Infanoj | Zsófi Barabás • Lőrinc Barabás |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto |
Márton Barabás [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1952 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Márton Barabás frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1977. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Kádár kaj Ignác Kokas. Inter 1978 kaj 1981 (poste en 1987 kaj 1989) li havis stipendiojn. Inter 1978-1991 li apartenis al artistkolonio de Makó. Komence li pentradis pejzaĝojn kaj portretojn, ekde la 1980-aj jaroj li kreis abstraktismajn geometriajn formojn. Foje liaj artaĵoj estas samtempe pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1984-1999. Li havas edzinon ekde 1979, kiu naskis 3 gefilojn.
El solaj ekspozicioj redakti
- 1976, 1985, 1993, 1999, 2004 Budapeŝto
- 1984 Arthalo Budapeŝto
- 1987 Kolonjo
- 1994 Szeged, Pécs
- 2001 Londono
- 2006 Romo
- 2011 Balatonfüred
El grupaj ekspozicioj redakti
- 1977 Székesfehérvár
- 1978 Parizo
- 1980 Venecia Bienalo
- 1980, 1982, 1991-1996, 2011 Budapeŝto
- 1987 Munkeno
- 1993 Madrido
- 1997 Arthalo Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Bartók (1978)
- Fölszállás, Leszállás (1985)
- Pannó (1994, Tatabánya)
- Helykereső (2005)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Bence Szabolcsi (reliefo, 1998, Budapeŝto)
- Erzsi Pártos (reliefa memortabulo, 2004)
- Térvonal-I. (2010)