László Fehér

hungara pentristo

László FEHÉR [lAslO], hungare Fehér László, Esperante ’’Ladislao Fehér’’ estis hungara pentristo.

László Fehér
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1953 (1953-03-17) (71-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

László Fehér naskiĝis la 17-an de marto 1953 en Székesfehérvár.

Biografio redakti

László Fehér frekventis Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1971-1976, kie li lernis precipe de Ignác Kokas. Li ekspoziciis jam dum la lernojaroj, kion stipendio apogis. Li edziĝis en 1984 baldaŭe havanta 2 gefilojn. Komence li pentris preskaŭ senkolorajn bildojn, kiujn sekvis laŭvice la blua, ruĝa, verda, violkolora eraoj. Ekde 1988 li pentris flave, arĝente, fine denove nigre-blanke. Li ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj solaj ekspozicioj (elekto) redakti

Verkaro (selekto) redakti

  • Aluljáró I. (Subpasejo) (1975)
  • Vidéken (Province) (1984)
  • A Szobor (La skulptaĵo) (1989)
  • Fehér lépcső (Blanka ŝtuparo) (1990)
  • Japán turisták galambokkal (Japanaj turistoj kun kolomboj) (1997)
  • Híd és festő (Ponto kaj pentristo) (2001)
  • Nyári önarckép (Somera memportreto) (2003)

Fontoj redakti