Gábor Záborszky
Gábor ZÁBORSZKY [zAborski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Záborszky Gábor estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membro de Hungara Belarta Akademio (2007).
Gábor Záborszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1950 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de januaro 2023 (72-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto |
Gábor Záborszky [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1950 en Budapeŝto kaj mortis la 11-an de januaro 2023.
Biografio redakti
Gábor Záborszky akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1974, poste samloke li plulernis 2 jarojn. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Kádár, Ignác Kokas kaj Imre Kocsis. Inter 1977-1980 li havis stipendion. Li instruis en industriarta mezlernejo (1980-1989), poste en Industriarta Altlernejo ĝis 1995. En 1994 kaj 1996 li ricevis germanajn stipendiojn. Li ofte kreis pentraĵojn, kiuj reliefas. Liaj aliaj artaĵoj estas muldaĵoj el paperaj pastoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1982-2006.
El solaj ekspozicioj redakti
El kolektivaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Hull a hó
- Pokol kapuja
- Zuhatag
- A közép keresése
- Bálna
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 2018-09-24.