El libro de los seres imaginarios

verko de Georgo Ludoviko Borges

El libro de los seres imaginarios (origine publikigita kiel Manual de zoología fantástica (Manlibro de fantasta zoologio) en 1957 fare de la eldonejo Fondo de Cultura Económica en Meksiko) estas libro de Jorge Luis Borges (kunlabore kun Margarita Guerrero), kiu konsistas en kompilaĵo de strangaj estaĵoj kiuj eliris el la homa inventemo. Oni povas dedukti ke, spite la tempopaso kaj la geografiaj diferencoj, ofte variaj kulturoj kaj homboj kunhavas similajn kaj ripetitajn ideojn pri determinitaj imagitaj bestoj, tre probable ĉar ili kutime estas produktoj de koŝmaroj, deziregoj kaj timoj kiujn oni kunhavis el la komenco de la homa ekzistado. En kelkaj okazoj Borges citas kelkajn realajn situaciojn kiuj eble okazigis la kreadon de la legenda de determinita imaga estaĵo.

El libro de los seres imaginarios
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo en Sud-Ameriko
Eldonado
Eldondato 1957
Eldonejo Fondo de Cultura Económica
Ĝenro enciklopedioBestarlibro
vdr

Kelkaj de la estaĵoj devenas de la mitologio, aliaj de doktrinoj kaj aliaj de kelkaj aŭtoroj de libroj kiel Lewis Carroll, Kafka, H.G. Wells, aŭ Flaubert.

El libro de los seres imaginarios havas liston de estaĵoj pli etendan ol la origina Manual de zoología fantástica.

Kelkaj estaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • Borges, Jorge Luis kaj Guerrero, Margarita, Manual de zoología fantástica. Fondo de Cultura Económica: México, 1957.
  • Borges, Jorge Luis, El libro de los seres imaginarios. Editorial Destino: Barcelona, 2007 (reeldono). ISBN 84-233-3912-2