Eliot-pino

Pino-specio el sudorienta Usono

La Eliot-pino (Pinus elliottii), estas pino hejma en Sudorienta Usono, ekde la sudo de Suda Karolino, okcidente ĝis sudorienta Luiziano, kaj sude ĝis la florida Kij-Insularo[1]. La scienca kaj Esperanta nomoj honoras la usonan botanikiston Stephen Elliott (1771-1831). La angla nomo de Eliot-pino, slash-pine, referencas al la slashesmarĉaj grundoj kun arboj kaj arbedoj – kiuj konstituas ties vivejon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eliot-pino
Eliot-pina plantejo
Eliot-pina plantejo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus elliottii
Engelm.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Eliot-pina savano je la limo de Misisipio kaj Alabamo, apud Bayou Heron en Nacia Esplorrezervejo Estuara Grand Bej.

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio estas rapidkreskema, sed ne tre longeviva ("nur" 200 jaroj) kompare kun aliaj pinospecioj, kaj preferas humidajn klimatojn kaj humidajn grundojn.

La arbo atingas altecojn de 18 –30 m kun trunkodiametro de 0,6 – 0,8 m. La folioj estas pinglecaj, tre maldikaj, du- aŭ tri-opaj, kaj estas 18 al 24 cm longaj.

La strobiloj estas glatbrile ruĝ-brunaj, 5–15 cm longaj kun mallonga dika 2–3 cm alta pikilo sur ĉiu skvamo. Ĝi estas konata por sia konusa formo.

La Eliot-pino povas esti diferencigita de la parenca torĉpino (Pinus taeda) per la iome pli longaj pli brilaj pingloj kaj per la pli grandaj ruĝe-brunaj strobiloj, kaj de longfolia pino (Pinus palustris) per la pli mallongaj, pli maldikaj pingloj kaj pli etaj strobiloj kun malpli larĝaj skvamoj.

Taksonomio redakti

Estas du varioj :

  • P. elliottii var. elliottii (tipa Eliot-pino) troviĝas ekde Suda Karolino ĝis Luiziano, kaj sude ĝis centra Florido. Ĝiaj folioj estas faske duopaj aŭ triopaj, pli ofte triopaj, kaj la strobiloj estas pli grandaj, 7–15 cm.
  • P. elliottii var. densa (Sud-florida Eliot-pino) troviĝas en la pinaj rokejoj de suda Florido, inkluzive de la Evergladoj[2][3]. La folioj estas kvazaŭ ĉiuj faske duopaj. La strobiloj estas pli etaj, 5–12 cm.

La Eliot-pino estas tre parenca al la kariba pino [4].

Malsame la tipa vario de la Eliot-pino, plantidoj de P. elliottii var. densa transiras "herbejan fazon", similmaniere al la longfolia pino.

Uzado redakti

Tiu arbospecio estas grandskale kreskigita en plantejoj, kaj ankaŭ estas uzata en hortikulturo.

Referencoj redakti

  1. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 74. ISBN 1-4027-3875-7.
  2. angle Pine Rocklands (PDF). Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono. Arkivita el la originalo je 2012-11-11. Alirita 2009-06-17.
  3. angle Gilman, Edward F.; Dennis G. Watson. Pinus elliottii: Slash Pine. University of Florida, Institute of Food and Agricultural Sciences (2006). Alirita 12-a de aprilo 2011.
  4. france Debazac, E.F. 1964 : Manuel des Conifères, Ecole Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 p., p.106

Eksteraj ligiloj redakti