Elizabeth KOLBERT (naskiĝis en 1961) estas usona ĵurnalisto kaj verkistino de libroj kaj artikoloj pri vivmediaj kaj daŭripovaj temoj. Ŝi estas plej bone konata pro tio ke ŝi gajnis la premion Pulitzer pro la libro The Sixth Extinction: An Unnatural History,[1] (La Sesa Formorto: Nenatura Historio).

Elizabeth Kolbert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
en Bronkso
Lingvoj angla vd
Loĝloko Williamstown vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato YaleHamburga universitato • Mamaroneck High School • Saybrook College vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • mediprotektulo vd
Laborkampo ĵurnalismoekologionaturprotekto vd
Verkado
Verkoj The Prophet of Love vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kolbert studis literaturon ĉe la Universitato Yale. En 1983, ŝi ricevis la stipendion Fulbright Scholarship por studi ĉe Universität Hamburg, en Germanio. De 1992 ŝi estis politika raportisto por la New York Times kaj aliĝis al la New Yorker en 1999 kiel raportisto pri la vivmedio por la revuo The New Yorker.

Ŝia libro The Sixth Extinction (2015) estis aljuĝita la Premion Pulitzer por fikcio.

Al Gore recenzis ŝian libron The Sixth Extinction de 2014 en The New York Times. Kun la titolo, Kolbert ligas kun la kvin gravaj amasaj formortoj identigitaj de scienco ĝis nun. En 2015, la libro estis premiita per Knowledge Book of the Year. En 2021 ŝi estis elektita kiel membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Lilteraturo (American Academy of Arts and Letters).

Verkaro redakti

Kiel La Sesa Formorto, ŝia verkaro kaj aliaj libroj, kiel Field Notes from a Catastrophe (Kampaj Notoj de Katastrofo: homo, naturo, kaj klimata ŝanĝo) kaj Under a White Sky (Sub Blanka Ĉielo: La naturo de la Estonteco) ofte esploras la krizon kiun homoj alfrontas en la antropoceno.

  • Kolbert, Elizabeth. (2004) The prophet of love : and other tales of power and deceit. Nov-Jorko: Bloomsbury.
  • (2007) Kolbert, Elizabeth: The ends of the Earth : an anthology of the finest writing on the Arctic and the Antarctic. Nov-Jorko: Bloomsbury.
  • (2009) Kolbert, Elizabeth: The best American science and nature writing 2009. Boston: Houghton Mifflin Harcourt.
  • (2014). The sixth extinction: an unnatural history.
  • (2021). Under a white sky. Penguin Random House.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti