Emil Minker

hungara farmakologo


Emil Minker, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Minker Emil estis hungara farmakologo, altlerneja instruisto, membro de Novjorka Akademio de Sciencoj (1989).

Emil Minker
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1929 (1929-10-31)
en Pécs
Morto 31-an de julio 2009 (2009-07-31) (79-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo farmakologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emil Minker[1][2] naskiĝis la  31-an de oktobro 1929(nun 1929-10-31) en Pécs, li mortis la 31-an de julio 2009 en Szeged.

Biografio

redakti

Emil Minker maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1953 dum ekde 1950 li ricevis stipendion. Post la diplomo li instruis lernojaron en mezlernejo en Mohács, poste li revenis al universitata instituto de Szeged, kie li estis asistanto (1951–1961), lektoro (1961–1974), docento (1974–1975), katedrestro (1975–1996). Intertempe en 1959 li doktoriĝis en la universitato kaj akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Szeged en 1967. Interrompe en 1971 li esploris en en:Oregon Health & Science University. Li kandidatiĝis en 1971, li doktoriĝis en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia emeritiĝo okazis en 1996. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1954 kaj 1960. Li ricevis premiojn inter 1954-2006.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Beiträge zur Kenntnis des vegetativen Nervensystems der Katze. (1956)
  • A vegetatív idegrendszer szerveződésének néhány kérdéséről. (disertaĵo, 1959)
  • Néhány hatóanyag izolálása a Ruta graveolens L. herbájából. (kunaŭtoro, 1967)
  • Modulatív kölcsönhatások a periferikus ingerületátviteli struktúrákon. (disertaĵo, 1970)
  • Gyógyszerhatástan. (studenta lernolibro, 1977, poste reeldonoj)
  • Compedium pharmacologicum. (studenta lernolibro, 1987)
  • A gastrointestinális motilitást fokozó – prokineticus – szerek általános farmakológiája. (1993)
  • Influence of Chinoin-170. A Novel Antitussive on the Musociliary Activity in Respiratory Aieways of Rats. Rabbits, Guinea-Pigs and Man. (kunaŭtoro, 1993)
  • Alap és alkalmazott farmakológiai kutatások. 1963–1993. Tudományos munkásság tézisszerű összefoglalása. (disertaĵo, 1994)
  • A Magyar Tudományos Akadémia Szegedi Területi Bizottságának története. 1962–2006. (2007)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti