Emil Zátopek

ĉeĥa atleto
(Alidirektita el Emil Zatopek)

Emil ZÁTOPEK (naskiĝis la 19-an de septembro, 1922 en Kopřivnice, Ĉeĥoslovakio, mortis la 22-an de novembro, 2000 en Prago) estis ĉeĥa atleto.

Emil Zátopek
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1922 (1922-09-19)
en Kopřivnice
Morto 21-an de novembro 2000 (2000-11-21) (78-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo apopleksio
Tombo Rožnov pod Radhoštěm
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Subskribo Emil Zátopek
Familio
Edz(in)o Dana Zátopková
Okupo
Okupo atleto • soldato • kuristo • olimpika atleto • oficiro
vdr

Ĉeĥa atleto kiu apartenas al plej sukcesaj longdistancaj kurantoj en la historio de la sporto. Li gajnis oran medalon en konkurso trans 10.000 metroj dum la Olimpiaj ludoj 1948 en Londono kaj tri orajn medalojn 1952 ĉe la Olimpiko en Helsinki: en la 5,000- and 10,000-metra. konkursoj kaj en maratono. Dum lia sporta kariero li metis 18 mondajn rekordojn. Li posedis la rekordon trans 10.000 metroj ekde 1949 ĝis 1954. Lia plej bona tempo estis 28 minutoj kaj 54,2 sekundoj; li estis la unua kiu bezonis malpli ol 29 minutoj. Li ankaŭ metis mondajn rekordojn trans 5.000 metroj, 10 mejloj, 20.000 metroj, 25.000 metroj kaj 30.000 metroj.

Tombo de Emil Zátopek en Valaĥia muzeo en naturo. Li deziris esti entombigita ĉi tie.

Zátopek komencis kuradi en la jaro 1940. Li laboris en ŝufabriko, kie oni instigis lin partopreni en 1.500metra konkurso. Sen antaŭe trejni li venis dua al la celo. Ekde tiam li dediĉis sin al la trejnado. En 1946 Zátopek, kiu tiutempe armeservis, unuafoje altiris internacian atenton, kiam biciklinte de Prago al Berlino, li partoprenis 5.000metran konkurson de Aliiĝintaj okupadaj trupoj (Allied Occupation Forces) kaj venkis. Lia plej bona rekordo estis 1951 59 minutoj kaj 51,8 sekundoj trans 20 kilometroj. Dum la Olimpiaj ludoj 1952 en Helsinko li metis olimpikan rekordon en la 5.000metra kaj 10.000metraj konkursoj kaj kuris la ĝis tiam plej rapidan maratonon. La sukceso de Zátopek baziĝas grandaparte je lia neortodoksa trejnprogramo. Li senĉese eksperimentadis pri novaj ekzercoformoj kaj pluevoluigis intervalan trejnadon. Zátopek faris grandan nombron da ripetaĵo kaj malrapide trotis en la intervaloj, dum aliaj kutimis simple paŭzi. Komence oni mokis pri tio sed finfine tio iĝis fundamenta ŝtono en la ekzercosistemo de preskaŭ ĉiuj ambiciaj kurantoj.

Zátopek retiriĝis kiel elita kuranto en 1958.

Lia edzino estis ĉeĥoslovaka atletino Dana Zátopková.

Emil Zátopek estas enterigita en subĉiela muzeo Valaĥia muzeo en naturo.

Vidu ankaŭ redakti