Endre Bajomi Lázár

Endre Bajomi Lázár, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajomi Lázár Endre estis hungara literaturhistoriisto, tradukisto, ĵurnalisto, redaktoro. Lia origina nomo estis Lázár András Iván, liaj pseŭdonimoj estis André Lazar, Lazar André, Alfa André, Damó Fülöp, Dávid Ferenc, Lázár András, Bajomi Endre, Figyelő II., D. F., A. L., (df), D., (L. A.).

Endre Bajomi Lázár
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1914 (1914-08-19)
en Biharnagybajom
Morto 17-an de majo 1987 (1987-05-17) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo verkistotradukisto • literaturhistoriisto
vdr

Endre Bajomi Lázár[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1914 en Biharnagybajom, li mortis la 17-an de majo 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Bajomi Lázár akiris pedagogian bakalaŭron en Scienca Universitato István Tisza en 1934, poste li vivis en Parizo ĝis 1951. Li unue plulernis jaron en Sorbonne, poste en Parizo li akiris pedagogian diplomon en Alliance Française en 1938. Li kontribuis kaj redaktis en francaj kaj hungaraj gazetoj, pli poste li gvidis hungaran literaturan kontoron. Hejmenveninta li laboris en pluraj eldonejoj ĝis la pensiuliĝo en 1977. Li specialiĝis pri la franca literaturo kaj rilatoj inter Hungario kaj Francio. Liaj 3 filoj naskiĝis en 1944, 1946 kaj 1952. Li ricevis francajn kaj hungaran premiojn inter 1982-1985.

Elektitaj libroj redakti

  • Hongrois de la résistance (1947)
  • Dolores Ibárruri: A békéért, demokráciáért, Spanyolország függetlenségéért (tradukaĵo, 1952)
  • Holnap kifutnak a hajók (romano, 1955)
  • Az üstökös. Saint-Just és a francia forradalom regénye (romano, 1957)
  • Marcel Aymé: A faljáró (tradukaĵo, 1958)
  • A mai francia irodalom kistükre (lernolibro, 1962)
  • Jules Verne: Antifer mester csodálatos kalandjai (1962)
  • T. T. T. Titkos társaságok története (1969, 2009)
  • Párizs nem ereszt el (rememoroj, 1975)
  • Saint-Exupéry csodálatos élete (1987)

Fontoj redakti

Referencoj redakti