Erik Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Erik estas hungara aktoro, deklamisto.

Erik Farkas
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1975 (1975-02-08) (49-jaraĝa)
en Tata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ekonomia Akademio (–2000) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
inĝeniero-agronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Erik Farkas[1] naskiĝis la 8-an de februaro 1975 en Tata (Hungario).

Biografio

redakti

Erik Farkas maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1993, poste li akiris agraran diplomon en Universitato de Panonio en 2000. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ amatora aktoro. En 2005 li finis privatan aktorakademion en Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Csiszár (reĝisoro) kaj Éva Tímár. Li ricevis rolojn en malgrandaj teatroj en la ĉefurbo, poste li meritis la aktoran licencon. Tiutempe li kantadis, liaj instruistoj estis Sári Gencsy kaj Éva Nemessányi. Ekde 2015 li estis liberprofesiulo. Li ofte prezentis deklamajn spektaklojn. Li ricevis premion en 2010.

Liaj teatraj roloj (elekto)

redakti

Liaj filmaj roloj (elekto)

redakti
  • AQUA-RUN (mallonga filmo, 2004) – fuĝanto
  • Köszönet a szabadság hőseinek (televida filmo, 2006) - junulo
  • Az ebéd (2011) - gasto

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti