Ernő Andai
Ernő Andai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Andai Ernő estis hungara aktoro, reĝisoro, verkisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Axelrad.
Ernő Andai | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de julio 1900 en Budapeŝto | |
Morto | 3-an de julio 1979 (78-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro • verkisto • tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ernő Axelrad[1] naskiĝis la 22-an de julio 1900 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de julio 1979 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ernő Andai devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studvojaĝis eksterlande. Li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1921, sed li studis ankaŭ en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1921–1924 li estis aktoro kaj reĝisoro en Teatro Vár, en la teatra jaro de 1924 en Teatro Magyar, en 1927 en Nova Teatro (Budapeŝto). En tiu periodo li ankaŭ verkis kaj tradukis. Dum la 2-a mondmilito li devis esti en silento pro la kontraŭjudaj leĝoj. Dum la socialismo li same ne ricevis eblecojn, tial li estis simpla ŝtata oficisto. Li ricevis solan premion en 1926. Lia edzino neniam naskis.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Henrik Ibsen: Nora - Rank
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- Johann Wolfgang von Goethe: Faust - Mephisto
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Imre Földes (verkisto): Terike
- Attila Orbók: Fiacskám
- Erzsi G. Láng: Egy szavába kerül
Elektitaj teatraĵoj redakti
- Hazudj édes (komedio, Teatero Belvárosi, 1929)
- Aranyfüst (Teatero Belvárosi, 1932)
- Áruház (Nacia Teatro (Budapeŝto), 1936)
- Harang és kalapács (Nacia Teatro, 1938)
Elektitaj romanoj redakti
- Az arckép (novelaro, 1922)
- Soha ilyen tavaszt! (romano, 1927)
- Színinövendékek (romano, 1936)
- Névtelen feljelentő (romaneto, 1948)
Elektitaj tradukaĵoj redakti
- Jakob Wassermann: A Maurizius-ügy (1928, kuntradukisto)
- Kurban Said: …és Mohamed az ő prófétája (1939)
- Josef Maria Frank: Elhibáztam az életemet! (1943)
- Jack London: A vérszövetség (1948)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-06-02 per la retarkivo Wayback Machine