Imre Földes (verkisto)

Imre Földes [foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes Imre estis hungara verkisto, scenaristo.

Imre Földes
Persona informo
Naskonomo Fleischmann Imre
Naskiĝo 15-an de septembro 1881 (1881-09-15)
en Kaposvár
Morto 5-an de majo 1958 (1958-05-05) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Péter Földes vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistodramaturgo • libretisto vd
Laborkampo literaturodramo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Földes [1], [2] naskiĝis la 15-an de septembro 1881 en Kaposvár, li mortis la 5-an de majo 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Földes devenis el juda familio [3]. Post lernado li estis oficisto, sed ekde 1904 li verkadis ankaŭ diversajn teatraĵojn, romanojn. Kelkfoje li ricevis premiojn de la Hungara Scienca Akademio. Baldaŭ liaj noveloj aperis en pluraj gazetoj. Li edziĝis en 1905, poste 3 gefiloj naskiĝis. Li verkis ankaŭ scenarlibrojn, ekde 1913 eĉ filmajn scenarlibrojn.

Elektitaj verkoj redakti

  • A király arája (debuto en 1904, prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto))
  • Hivatalnok urak (dramo, 1909; kun grandaj sukcesoj)
  • Fekete ország (romano, 1912)
  • Tüzek az éjszakában (dramo, prezentita en 1928)
  • Ifj. Horváth Pál (teatraĵo, 1936, prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto))

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Viktória (opereto, prezentita en 1930; lia plej granda sukceso)
  • Rablélek (1913, filmo)
  • A paradicsom (1915, filmoskeĉo)
  • Buttykay Á.: Az ezüstsirály (1920)

Fontoj redakti