Ernest Dunlop SWINTON (KBE, CB, DSO, RE. ; naskiĝis en 1868 en Bengaluro, mortis en 1951 en Oksfordo) estis brita militisto kaj verkisto.

Ernest Swinton
Persona informo
Ernest Swinton
Naskonomo Ernest Dunlop Swinton
Naskiĝo 21-an de oktobro 1868 (1868-10-21)
en Bengaluro
Morto 15-an de januaro 1951 (1951-01-15) (82-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Dominio de Barato vd
Alma mater University College School • Blackheath Proprietary School vd
Familio
Patro Robert Blair Swinton vd
Patrino Elizabeth Dorothy Rundall vd
Edz(in)o Grace Louisa Clayton vd
Infanoj Robert Clayton Swinton • Margaret Elizabeth Swinton • John Liulf Swinton vd
Profesio
Okupo inĝeniero • universitata instruisto • verkistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas konata por esti la eltrovinto de la tanko. Li ankaŭ forĝis la esprimon "no-man's land" (senhoma tereno).

Li lernis en la University College School en Hampstead, (kvartalo de Londono), Rugby School, Cheltenham College, Blackheath Proprietary School kaj en la Royal Military Academy, Woolwich.

Li fariĝis oficiro en la Royal Engineers en 1888 kaj leŭtenanto en 1891. Li ricevis la medalon de la Distinguished Service Order dum la dua brita-bura milito (1899 - 1902).

Post la bura milito, en aprilo 1905, li verkis "The Defence of Duffer's Drift", eseo pri milita strategio sub la pseŭdonimo de "Leŭtenanto Backsight Forethought". En la 1910-aj jaroj li estis la oficiala historiisto pri la rusa-japana milito.

Dum la unua mondmilito, milita korespondanto sur la okcidenta fronto, li ricevis leteron de amiko, la sud-afrika inĝeniero Hugh Merriot, kiu remarkigis al li, ke blendaj traktoroj povus esti tre utilaj dum milito. En novembro 1914 li submetis tiun ideon al la milita estraro. Unue ĝi estis neglekta, sed Maurice Hankey reprenis la ideon kaj prezentis ĝin al Winston Churchill, kiu instigos la kreadon, en februaro 1915 de la Landships Committee, en kiu Ernest Swinton partoprenos nur en 1916.

Li emeritiĝis kiel majoro-generalo en 1919, laboris en la civila aviadilaro en la Air Ministry, kaj iĝis direktoro de Citroën en 1922. Li estis profesoro pri Milita Historio en la Universitato de Oksfordo kaj kolonelo-majoro de la Royal Tank Regiment en 1934 - 1938.

Bibliografio redakti

  • The Defence of Duffer's Drift (1905), pseŭdonimo: "Leŭtenanto Backsight Forethought" BF.
  • The Green Curve (1909)
  • Tab Dope (1915), pseŭdonimo: "O'le Luk-Oie"
  • The Study of War (1926)
  • Eyewitness (1932)
  • An Eastern Odyssey (1935)

Eksteraj ligiloj redakti