Erwin Sellering

Erwin SELLERING (naskiĝis la  18-an de oktobro 1949(nun 1949-10-18) en Sprockhövel, Nordrejn-Vestfalio, Federacia Respubliko Germanio, do nun 71-jara) estas germana juristo kaj politikisto.

Erwin Sellering en 2013

Lia partio estas la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). De la 6-a de oktobro 2010 ĝis la 4-a de julio 2017 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Antaŭe, li ekde 2006 estis ministro pri socia solidaro kaj de 2000 ĝis 2006 ministro pri justico de la federacia lando. Jam de 1994 li laboris en Meklenburgo-Antaŭpomerio: ekde tiam li estis juĝisto en la administra kortumo de Greifswald. En tiu jaro li ankaŭ membriĝis en la socialdemokrata partio.

Eksteraj ligilojRedakti

Antaŭe:ministroprezidanto de Meklenburgo-AntaŭpomerioPoste: 
Harald Ringstorff20102017Manuela Schwesig