Malfermi la ĉefan menuon

Erzsébet Abaffy

hungara lingvisto

Erzsébet Abaffy [erĵEbet abafi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun ofte uzata distinga litero E. Abaffy Erzsébet estas hungara lingvisto, profesoro. Ŝia edzina nomo estas Egri Péterné.

Erzsébet Abaffy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1928 (1928-03-11) (91-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Péter Egri
Profesio
Profesio lingvisto • redaktisto
Information icon.svg
vdr

Erzsébet Abaffy [1] naskiĝis la 11-an de marto 1928 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Erzsébet Abaffy frekventis gimnazion en Szeged, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Universitato de Debrecen en 1951. Ekde la sekva jaro ŝi havis postenon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, komence ŝi estis asistanto, poste lektoro, docento, profesoro. En 1985 ŝi doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1988 ŝi iĝis emerita profesoro. Ŝi okupiĝas la plej ofte pri la hungara lingvohistorio. Ŝi ricevis premiojn en 1995, 1999 kaj 2003.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Író és nyomdász viszonya a XVI. században (Rilato inter verkisto kaj presisto en la 16-a jarcento, (1953)
  • Balassi Zsigmond: Lovak orvossága (1957) - tekstoeldono
  • Szöveggyűjtemény a nyelvészeti kötelező irodalom területéről I-II (1965) - kompilado
  • Magyar nyelvtörténet (Hungara lingvohistorio), (1976) - studoj en 2 volumoj
  • Az ősmagyar fonémarendszer történetéhez (1991)

FontojRedakti