Kantaro Esperanta

(Alidirektita el Esperanta Kantaro)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kantaro Esperanta [1] [2] estas 112-paĝa kantaro kompilita de Montagu Christie Butler. En la kantaro estas prezentitaj 358 poeziaĵoj: Esperantistaj, anglaj, irlandaj, kimraj, skotaj, modernaj, religiaj... kantoj. La verko aperis en la jaro 1926 ĉe Brita Esperanto-Asocio el Londono.

Kantaro Esperanta
Aŭtoro Montagu Christie Butler
Eldonjaro 1926
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 112
vdr

Recenzoj redakti

 
 Traduko lerte kaj ame plenumita. 
— 1926, Georges Stroele, Esperanto, p.102
 
 Tiu libro enhavas 258 kantojn, prezentitajn laŭspece en diversaj partoj: Esperantistaj kantoj, anglaj popolkantoj, anglaj kantoj malnovaj, irlandaj, kimraj, skotaj kantoj, modernaj solkantoj, religiaj, plurvoĉaj, humoraj kaj operaj kantoj. 
— Belga esperantisto n140-141 (okt-nov 1926)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti