Esperanto moderna lingvo

(Alidirektita el Esperanta moderna lingvo)
Aini Setälä; Ebbe Vilborg kaj Carl Støp-Bowitz. Esperanta moderna lingvo. Studo baze de la Fundamento. 1965, 136 pĝ.

Esperanto moderna lingvo estas verko de Ebbe Vilborg kaj Carl Støp-Bowitz pri la Ata-ita-diskuto. La verko apogas la atismon, ĉar, laŭ la aŭtoroj, la modernaj hindoeŭropaj lingvoj, precipe la latinidaj lingvoj kaj ĝermanaj estas tempistaj lingvoj, dume aspektismo estas arĥaismo, kiu ekzistas precipe ĉe la slavaj lingvoj.

Recenzoj

redakti
 
 Tri norduloj, finno, svedo kaj norvego, prezentas al la esperantista mondo detalan analizon kaj sian tezon pri la demando, kiu dividas la Akademion, nome la rolo kaj signifo de la pasivaj participoj. Tiu ĉi demando fluigis jam multe da inko kaj tro multe flagrigis la pasiojn; kio ja ne havas sencon, ĉar la naturo de la lingvaj aferoj, kiel tiu de la fizikaj objektoj ne ŝanĝiĝas pro la homaj sentimentoj.

Tial estas aparte kontentige, ke tri Akademianoj klopodas pravigi unu el la du teorioj prezentante kun scienca objektiveco la alian, kaj ke en la tri studoj estas nenio ofenda aŭ eĉ simple morde ironia. Eĉ pli: nur unu el la aŭtoroj plendas pri la malkonvenaĵoj ĝis nun okazintaj. Kio, do, kaŭzas la malakordon? Tio aperas klara en la libro. Kelkaj Akademianoj subtenas la teorion prezentitan en la «Plena Gramatiko» de Kalocsay kaj Waringhien, ke la verbaj finaĵoj de Esperanto esprimas ne nur tempojn, sed ankaŭ la «aspektojn» de daŭro kaj plenumiĝo aŭ rezultatingo, kiel en la slavaj lingvoj; aliaj opinias, ke tiuj finaĵoj esprimas nur la tempojn, kiel okazas en la ĝermanaj lingvoj (germana, nederlanda, sveda k.s.), kaj ke estus superflue esprimi per ili aspektojn, ĉar Esperanto faras tion per afiksoj aŭ aliaj rimedoj. Estas interese, ke en la hispana, kiel en la ceteraj latinidaj lingvoj, kvankam, almenaŭ laŭ mia scio, la gramatikistoj ne parolas pri «aspektoj», la verbaj formoj preteritaj prezentas la agon kiel ĉesantan (amó, leyó) aŭ ankoraŭ daŭrantan (amaba, leia); sed tio estas io tute alia ol la ĝisfineco, kiun oni celas esprimi en Esperanto uzante «-ita» anstataŭ «-ata» en la aspekta sistemo, en kiu oni tradukas jene:

Los mataban (o mataron) : Oni mortigis ilin.

Eran (o fueron) muertos : Illi estis mortigitaj.

La amé (o la amaba) : Mi amis ŝin.

Era (o fue) amada : Ŝi estis amata.

La casa era (o fue) construida durante los primeros años : La domo estis konstruata dum la unuaj jaroj.

La casa fue construida en 1960 : La domo estis konstruita en 1960.

La casa fue construida parcialmente en 1960 : La domo estis parte konstruata en 1960.

En 1918 fue (o era) perseguido y capturado, juzgado y condenado : En 1918 li estis persekutata kaj kaptita, juĝata kaj kondamnita.

La conocía : Mi konis ŝin.

La conocí : Mi ekkonis ŝin. (Komencaspekta prefikso!)

Nu ; la aŭtoroj komparas ambaŭ sistemojn kun klara ekspono kaj prezentas la tempan per frazoj ekskluzive Zamenhofaj, kaj demonstras, ke ĉiuj ekzemploj de la Ekzercaro, baze de kiuj oni volis pruvi, ke nur la aspekta sistemo estas konforma al la Fundamento, «plene konformas kun la principo de analogio, permesanta komprenon de la participoj kiel tempaj indikiloj». Ili argumentas, ke «sistemo de verbaj formoj, kiuj celas montri tempon aŭ temporilaton, estas pli simpla ol sistemo, kiu ligas al la tempoformo ideon de aspektoj», kaj post interesega analiza studo de la evoluo de la hind-eŭropaj lingvoj, montranta, kiel la esprimo de aspektoj cedis al la esprimo de la tempoj en la lingvoj de moderna tipo, kia estas la Internacia — studo, kiu per si sola signifas tre valoran kontribuon al la scienca literaturo de Esperanto — , frapas la leganton la plej konvinka argumento: en la sola lingvo, kiu havas tri aktivajn kaj tri pasivajn participojn — el kiu kredeble Zamenhof prenis la sistemon— , la verboj estas nur tempesprimaj! La sintenon de la tri Akademianoj rilate al la disputo montras jenaj:

MAKSIMO — Aferoj batalu debate, amikoj kondutu nur frate.

MOTO — La postulo pri senkondiĉa kapitulaco neniam estis bona bazo por daŭra paco. Per reciproka respekto oni ordinare atingas multe pli.

KONKLUDO — Neniu ekzegezo de la Fundamento povas fariĝi parto de la Fundamento, kiajn ajn aŭtoritaton kaj postenon posedu la ekzegezisto(j). Sen rompo de la Fundamento ĉiu nuntempa aŭtoro rajtas elaste uzi la participojn por esprimi siajn pensojn ĝuste tiaj, kiaj ili estas, ne modifitaj de iu rigora regulo, kontraŭa al la spirito de la lingvo.

Resume, la libro estas rekomendinda kiel nepre legenda al ĉiu, kiu volas koni perfekte Esperanton kaj interesiĝas pri ties problemoj. Al tiuj, kiuj, ŝatas la filologiajn studojn ĝi donos grandan ĝuon. 
— L. MIMO. Boletín n149 (maj 1965)
 
 Dum la Universala Kongreso en Bruselo, 1960, S-ro Isbrucker, tiama Prezidanto de la Akademio de Esperanto, disdonis al la Akademianoj kaj interesitoj el la publiko interpreton pri la pasivaj participoj de Esperanto, kiu vekis ŝtorman diskuton dum la publika kunveno de la Akademio. Pluraj el la ĉeestintoj, inter ili la plej eminentaj esperantologoj, ekz-e Prof. Waringhien, prezentis argumentojn, ke tia interpreto ne estas akordigebla kun la Fundamento kaj la zamenhofa tradicio. Aliaj tion oponis.

Post tio kaj sekve de tiu bedaŭrinda publika kunveno, mi eldonis en 1961 la Simpozio pri -ata-ita, antaŭ kies finredakto mi invitis partianojn de ambaŭ interpretoj prezenti siajn vidpunktojn. El la apogantoj de S-ro Isbrucker, nur S-ro Jung respondis, ke li kontribuus kun la kondiĉo, ke estu disponigita al ambaŭ vidpunktoj la sama spaco. Al tio mi rediris, ke la pravo aŭ malpravo de afero ne dependas de spaco plenigota, kaj mi letere garantiis al li plenan liberecon pri spaco kaj absolutan respekton por liaj ideoj. Sed li rifuzis kontribui .(1). Nun aperis la kape citita libreto, kiu volas esti repliko al la Simpozio (aŭdenda voĉo de la alia partio — laŭ Prof. Collinson en la antaŭparolo). Nu, la titolo .mem jam estas taŭtologio: modernaj lingvoj estas ĉiuj lingvoj nuntempe parolataj. Sed la aŭtoroj atribuas al tiu termino subsencon, laŭ kiu Esperanto povas esti kalkulata «moderna» nur se ĝi estas interpretata laŭ la principo de la lingvoj ĝermanaj, kun senaspekta, nete tempa konjugacio. Tiu aserto, tamen, estas senbaza iluzio de homoj, kiuj ne evitis la antaŭjuĝon kredi sian kutimon bazo de la logiko kaj finevoluo de la homara progreso — per kio cetere ili senscie ofendas alinacianojn (2). D-ro Vilborg scias, ke la «logiko» de lingvo venas ne el aprioraj konsideroj, sed el aposteriora konstatado de esplorantoj, surbaze de la fakta uzado. Esperanto «ricevis propran vivon kaj disvolviĝas plu sur vojo de libera lingva evoluo» li diras (p. 47). Prave! Do se li volas vidi, kial la sufikso —ad—, kies semantiko akcentas la daŭron kaj ekskluzivas la rezulton (p. 26), iom post iom maloftiĝis — kaj ĉi tie kuŝas la ŝlosilo de la tuta afero— , li povas konstati, ke tio ŝuldigas al la fakto, ke —a— alprenis la signifon de daŭro en la verbaj morfemoj. Al tiu vivantiĝo de la lingvo eĉ Zamenhof mem sin submetis, ekz-e en 1907, kiam la estas redaktataj, kiun D-ro Vilborg citas sur p. 29, li korektis (jes, Kol. Vilborg!) al estis redaktitaj (Kp. O.V. p. 49 kaj p. 245); en 1911, kiam li diris, ke o k u p i ne povas liveri okupata por esprimi staton rezultintan de plenumita ago, ktp. Kaj tiun vojon sekvis kaj sekvas la zamenhofa tradicio, t.e. la grandega plimulto de la bonaj verkistoj (3). En unu punkton la tri kontribuaĵoj same streĉe fokusigas siajn penojn: barigi la ekzemplojn. Se la Fundamento kun pasivaj verboformoj laŭ la skemoj proponitaj de S-ro Isbrucker en Bruselo. Tiucele la tri submetas tiujn frazojn al diversaj analizoj kaj aŭdacaj interpretoj, kiuj tamen neniel povas forigi la fakton, ke estis -ita, kiel cetere rekonas Prof. Collinson mem, havas en la Fundamento ankaŭ la rolon de simpla pasiva preterito. Ekz-e la du estis naskita (§§ 12,19 kaj 33,7) estas nur la pasivo de naskis kaj ne iu antaŭpreterito, preterito antaŭtempa aŭ pluskvamperfekto. La sistemo proponita en la recenzata libreto ne estas nekontesteble apogebla sur la zamenhofaj kaj Fundamentaj ekzemploj (4). Tion bone scias la aŭtoroj, kaj tial ili tre singarde formulas sian rilaton al la Fundamento (5). Ne estas disponebla spaco por detale prezenti la utismajn regulojn; sed se ni aplikas ilin al la frazo de la Fundamento «unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis», ĝi estas interpretenda jene: «unu tagon, promeninte apud la reloj de fervojo, li estis falinta ( : kuŝanta ) sub la radoj de veturinta vagonaro kaj estis mortiĝinta ( : malviva)». Estas tro granda pretendo, kredigi, ke tion ĉi volis diri Zamenhof per sia simpla komuniko pri preterita okazaĵo. En metaforo de Stop-Bowitz: oni adaptas la terenon al sia landkarto! — Aldone la atismo donas du malsamajn signifojn al la verba morfemo —a— , nome daŭron kaj nedaŭran samtempecon (Kp. p. 26: se ko n stru a ta post estas signifas kondukas al tute Surprizaj kaj strangaj konsekvencoj, unu el kiuj ni supre vidis per la Fundamenta ekzemplo atismen tradukita. Sed en la amplekso de ĉi tiu recenzo ne estas eble fari fundan analizon kaj prezenti argumentojn. Por dece prezenti la nekonsekvencecon de la atismaj tezoj estus necese havi preskaŭ la saman spacon, kian havas la libreto. Konklude: la laboro de la Norda Triopo kontraste rivelas la pravecon de nia konvinko, ke la zamenhofa tradicio, firme apogita sur la Fundamento, estas la sola, kiu garantias la unuecon de nia lingvo.

(1) Tion ĉi mi devas diri, ĉar la kritiko en la recenzata verko pri la titolo de mia eldono estas nek ĝusta nek justa. La vorto simpozio ne nepre inkluzivas kontraŭajn opiniojn, kvankam tiaj ĝenerale povas enesti; kaj ke en la Simpozio pri -ata -ita aperis nur samtendencaj pecoj, dependis ne de mia volo, sed de la kontra fiula rifuzo partopreni. Tio nur honere al la vero.

(2) Kp. Mario E. Pei: History of Language, 1949.

(3) D-ro Vilborg scias, ke liaj asertoj pri tio, ke la atistoj kaj itistoj staras duono kontraŭ duono ne respondas al la kontroleblaj faktoj. Mi statistigis, grosso modo, la librojn kaj gazetojn aperintajn de 1960 ĝis 1964, entute kvin jarojn, laŭ la Jarlibro de U.E.A. kaj aliaj fontoj, kaj mi venis al la konkludo, ke proksimume pli ol 90 % sekvas la zamenhofan tradicion.

(4) Tion rekonas eĉ Kol. Vilborg mem, ekz-e p. 27 — honoron al li! —, kiu nomas la atismon «rezona» ( : teorie logika) kaj la itismon «empiria» (: filologia, t.e. ke la praktiko faris ĝin regulo) kaj bazita sur la normala uzado de Zamenhof.

(5) Setála: «Sen rompo de la Fundamento ĉiu nuntempa aŭtoro rajtas elaste uzi la participojn por esprimi siajn pensojn ĝuste tiaj, kiaj ili estas, ne modifitaj de iu rigora regulo, kontraŭa al la spirito de nia lingvo» (p. 17). — Vilborg: «La ĝermo de la konflikto troviĝas en la Fundamento mem, en la diferenco inter la tempaj indikoj en la 6-a § de la gramatiko kaj la ebleco interpreti la frazojn pasivajn de la Ekzercaro laŭ aspekta pensmaniero... La problemo pri pasivo de iĝo en Esperanto ne povas esti efektive solvata per iu el la du sistemoj» (p. 51). Stop-Bowitz; «Sur la ekskluziva bazo de la Fundamento kaj de Zamenhof oni ne povas fari definitivan konkludon, ĉar sur tiu bazo oni povas defendi ambaŭ interpretojn» (p. 64). (6) Tio estas pli komplika, pli malfacila kaj eĉ pli malmoderna ol la vivanta Esperanto, kiun nuntempe praktikas pli ol 90 % de la uzantoj de la lingvo. La aŭtoroj ne malofte volas pravigi la zamenhofecon de siaj asertoj per sporadaj ekzemploj el la fruaj tempoj de la lingvo: ili kvazaŭ pledas retroiron al supozata stadio jam de longe superita de la lingvoevoluo! Estas bone sciate, ke la konstanta uzado de Zamenhof ĉiufoje pli kaj pli fariĝis itisma, kiel bone montras la sinsekvo de liaj verkoj. (7) Ekz-e amita troviĝas nur dufoje ĉe Zamenhof: Ifig. 86/32 kaj Marta 106/23; ĝi troviĝas ankaŭ sub la plumo de A. Neumann en FK 383/26 kaj kiel citaĵo en LR n° 19; la formo estis amita troviĝas nur du fojojn, Andersen IV/111, en peco ne facile komprenebla. Sed ĝuste tiujn maloftajn formojn la recenzata libreto citas kiel regulajn, eĉ ne atentante la diferencon inter la participo izole uzita (amita, havita ) kaj

la pasiva formo estis amita ! 
— Juan Régulo Pérez. Boletín n149 (maj 1965)

Eksteraj ligiloj

redakti