La Eta kormorano (Microcarbo niger aŭ antaŭe Phalacrocorax niger) estas birdospecio, membro de la familio de kormoranoj nome grupo de marbirdoj. Iomete pli malgranda ol la Hindia kormorano ĝi ne havas pintan kapon kaj havas pli mallongan bekon. Ĝi troviĝas amplekse distribuata tra la Hindia Subkontinento kaj etende orienten al Javo kie ĝi estas foje nomata Java kormorano. Ĝi manĝas sole aŭ foje en izolaj grupoj en nesalakvaj akvejoj de malaltaj teroj inklude malgrandajn lagetojn, grandajn lagojn, rojojn kaj foje marbordajn estuarojn. Kie ĉe aliaj kormoranoj, ĝi ofte troviĝas ripoze sur ĉeakva roko havante siajn flugilojn etende malfermaj post eliri el akvo. La tuta korpo estas nigra en la reprodukta sezono, sed la plumaro estas bruneca kaj la gorĝo havas malgrandan blankecan makulon for de la reprodukta sezono. Etaj kormoranoj reproduktiĝas gregeme sur arboj, ofte kun aliaj akvobirdoj ĉe ardearejoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eta kormorano
Eta kormorano
Eta kormorano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. niger
Phalacrocorax niger
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Reprodukta plumaro. (Kalkato, Barato).

La Eta kormorano estas ĉirkaŭ 50 cm longa kaj nur iomete pli malgranda ol la Hindia kormorano (Phalacrocorax fuscicollis). La Hindia kormorano havas pli mallarĝan kaj pli longan bekon kun fino en elstata hokoforma pinto, bluajn irisojn kaj pli pintecan kapoprofilon. La reprodukta plenkreskulo havas brilan tutnigran plumaron kun kelkaj blankaj punktoj kaj harplumoj en la vizaĝo. Estas ankaŭ mallonga kresto en la dorso de la kapo. La okuloj, gorĝa haŭtaĵo kaj vizaĝo estas malhelaj. Ĉe nereproduktanta birdo aŭ junulo, la plumaro estas bruneca kaj la beko kaj gorĝa haŭtaĵo povas aspekti pli karneca. La kresto iĝas nevidebla kaj malgranda kaj la tre markata blanka makulo de la gorĝo estas foje videbla.

Okcidente de la rivervalo de Induso, ties teritorio povas koincidi kun vagantaj Pigmeaj kormoranoj (Microcarbo pygmaeus) kiuj povas esti malfacile diferenceblaj en naturo kaj estas foje eĉ konsiderataj samspecifaj. Ambaŭ seksoj estas nedistingeblaj en naturo sed la maskloj tendencas esti pli grandaj.[1] Oni priskribis kelkajn aberaciajn arĝento-grizajn plumarojn.[2][3]

La specio estis priskribita de Vieillot en 1817 kiel Hydrocorax niger. La genro Hydrocorax laŭvorte signifas akva korako. Ĝi estis poste inkludata kun aliaj kormoranoj en la genro Phalacrocorax sed kelkaj studoj lokigas la pli malgrandajn "mikrokormoranojn" en la genron Microcarbo.[4]

Mezuroj redakti

 
  • Longoj 420–455 mm
  • Enverguro 415–435 mm
  • Vosto 137–150 mm
  • Flugilo 125–140 mm
  • Kapo 79–82 mm
  • Flugiltruo 76–77 mm

Distribuado redakti

La Eta kormorano troviĝantas tra Barato, Srilanko, Bangladeŝo kaj malaltaj teroj de Nepalo. Ĝi troviĝas ankaŭ en partoj de Birmo, Tajlando, Laoso, Indonezio. Ĝi ne troviĝas en Himalajo sed oni vidis vagantojn en Ladako.[5] Ili troviĝantas en gamo de humidejoj el malgrandaj vilaĝaj lagetoj al grandaj lagoj kaj foje en tajdaj estuaroj.[6]

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
Flugiletende (Kalkato, Barato).

Etaj kormoranoj tendencas manĝi ĉefe en malgrandaj izolaj grupoj kaj estas ofte vidataj manĝantaj solaj. Ili subnaĝas por kapti sian predon, ĉefe fiŝojn. Studo en norda Barato trovis, ke la Eta kormorano fiŝkaptantis en akvo kiu estas malpli ol unu metron profunda kaj kaptis fiŝojn ĉirkaŭ 2–8 cm longajn. Ili elpelas sin subakve uzante siajn retecajn piedojn.[7] Kaptitaj fiŝoj estas ofte alportitaj al la surfaco por pli facile engluti ilin kaj dume aliaj birdoj kiaj aliaj Etaj kormoranoj, la Blankakapa mikterio, mevoj kaj egretardeoj povas klopodi ŝteli la predojn. La hindiaj kormoranoj tendencas fiŝkaptadi komunume en pli grandaj grupoj.[8] Kiel ĉe ĉiuj aliaj kormoranoj, ili eliras el akvo, tenas siajn flugilojn malferme etendajn kaj restas senmovaj dum momento. Oni sugestis, ke tiu kutimo celas sekigi la flugilojn, sed tio estas pridisputata. Studo en Srilanko trovis, ke la tempo pasata kun etendaj flugiloj estas ĉiam post kiam ili pasis iome da tempo subakve kaj ke la daŭro rilatis al tempo pasita subakve kaj inverse rilata al la temperaturo kaj sekeco de la aero, kio subtenus la teorion ke tiu kutimo helpas al la sekigo de la flugiloj.[9][10]

 
Naĝe

La reprodukta sezono de la Eta kormorano estas inter julio kaj septembro en Pakistano kaj norda Barato kaj en novembro al februaro en suda Barato. En Srilanko estas en decembro al majo.[6] Studo en Bangladeŝo trovis ilin reproduktante el majo al oktobro. Maskloj memmontradas ĉe la nestoloko skuante siajn flugilojn dum tenas siajn kapojn reen kaj la bekon alten. Ili poste subigas la bekon kaj post pariĝadi la masklo ankaŭ havigas manĝon al la ino kiel pariĝada nutrado.[10][11] Ambaŭ gepatroj partoprenas en la nestokonstruado, nome de platformo el bastonetoj situanta sur arboj kaj foje eĉ sur kokospalmoj. Ili povas nestumi ĉe la Hinda ardeo aŭ ĉe la Malgranda egreto en kolonioj. La nesto estas konstruita dum ĉirkaŭ du semajnoj. La blankecaj ovoj iĝas kotecaj laŭ la daŭro kaj la kovado startas kiam la unua ovo estas demetita. Tio kondukas al nesamtempa eloviĝo kaj la idoj ĉeneste povas varie laŭ aĝo konsiderinde. La ovarkvanto povas ankaŭ varii el 2 al 6 ovoj demetitaj je intervaloj de ĉirkaŭ du tagoj. Eloviĝo okazas post periodo de 15 al 21 tagoj. La lanugaj idoj havas nudan ruĝan kapon. La junuloj kapablas elnestiĝi post ĉirkaŭ unu monato.[11][12]

Etaj kormoranoj estas voĉemaj ĉe siaj nestoj kaj ripozejoj kie ili produktas mallaŭtajn krepitajn sonojn. Ili produktas ankaŭ gruntojn kaj graŭlojn, malaltatonajn alvokojn ah-ah-ah kaj kok-kok-kok. Ili ripozas komunume ofte en akompano de aliaj akvobirdoj.[6][13]

Oni priskribis parazitajn birdolaŭsojn, Pectinopygus makundi, el gastigantaj Etaj kormoranoj.[14] Endoparazitaj helmintoj, Hymenolepis childi kaj Dilepis lepidocolpos estis priskribitaj el srilankaj kormoranoj[15][16] dum aliaj kiaj Neocotylotretus udaipurensis kaj Syncuaria buckleyi estis priskribitaj el birdoj el Barato.[17][18]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  2. Ripley, S Dillon (1962). “Unusual plumage of the Little Cormorant, [Phalacrocorax niger (Vieillot)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 59 (1), p. 285–286. 
  3. Blanford, WT. (1898) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. Volume 4.. Taylor and Francis, p. 342–343.
  4. Siegel-Causey, D (1988). “Phylogeny of the Phalacrocoracidae”, Condor 90 (4), p. 885–905. doi:10.2307/1368846.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2012-11-21.
  5. Sangha, H. S. Naoroji, R. (102). “Occurrence of Little Cormorant Phalacrocorax niger in Ladakh”, Journal of the Bombay Natural History Society (2), p. 99. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Ali, S. & S.D. Ripley. (1978) ', 2‑a eldono 1, Oxford University Press, p. 41–43.
  7. (2010) “Foraging behaviour and diving pattern of Little Cormorant Phalacrocorax niger (Vieillot) (Pelecaniformes: Phalacrocoracidae) at Kallampara backwaters, Kerala, India”, Journal of Threatened Taxa 2 (13), p. 1382–1386.  Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-01. Alirita 2012-11-21.
  8. Mahendiran, Mylswamy Mahendiran & Abdul J. Urfi (2010). “Foraging patterns and kleptoparasitism among three sympatric cormorants (Phalacrocorax spp.) from the Delhi region, North India”, Hydrobiologia 638, p. 21–28. doi:10.1007/s10750-009-0002-8. 
  9. Winkler, H. (1983). “Das Flugelspreitverhalten der Mohrenscharbe Phalacrocorax niger”, J. Orn. (de) 124 (2), p. 177–186. doi:10.1007/BF01640163. 
  10. 10,0 10,1 Naher, H & NJ Sarker (2005). “Activities of the little cormorant, Phalacrocorax niger (Vieillot) in relation to sunlight in captivity”, Ecoprint 12, p. 65–69.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-19. Alirita 2012-11-21.
  11. 11,0 11,1 “Display and Sexual Activities of the Little Cormorant, Phalacrocorax niger (Ciconiformes: Phalacrocoracidae) in Captivity”, Saudi Journal of Biological Sciences 15 (1), p. 81–86. 
  12. (2009) “Breeding Biology of the Little Cormorant Phalacrocorax niger in Bangladesh”, Journal of Threatened Taxa 1 (4), p. 221–225.  Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-01. Alirita 2012-11-21.
  13. Baker, ECS. (1929) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. Volume 6., 2‑a eldono, Taylor and Francis, p. 280–281.
  14. Tandan, Bhup Kishore (1952). “Mallophagan parasites from Indian birds. Part II. Pectinopygus (Philichthyophaga) Makundi, sp. n. (Ischnocera), from the Little Cormorant, Phalacrocorax niger (Vieillot)”, Journal of Natural History Series 5 (51), p. 299–304. doi:10.1080/00222935208654295. 
  15. Burt, DRR (1940). “New species of cestodes from Charadriiformes, Ardeiformes, and Pelecaniformes in Ceylon”, Ceylon Journal of Science. Section B. Zoology and Geology 22 (1), p. 1–63. 
  16. Burt, DRR (1936). “A new species of Cestode, Dilepis lepidocolpos from the Little Cormorant Phalacrocorax niger”, Spolia Zeylanica 19 (2), p. 193–200. 
  17. Sharma, P.N. (1977). “Neocotylotretus udaipurensis n. g., n. sp. (Trematoda: Digenea) from the intestine of little cormorant Phalacrocorax niger from India”, Rivista di Parassitologia 37, p. 191–197. 
  18. Ali, S. M. (1957). “Studies on nematode parasites of fishes and birds found in Hyderabad States”, Indian Journal of Helminthology 8, p. 1–83. 

Aliaj fontoj redakti

  • Begum, A.R. (1997). The breeding biology and daily activities of little cormorant, Phalacrocorax niger (Vieillot). M.Sc. Thesis. Dept. of Zoology, University of Dhaka, Dhaka. Pp. xi+121 (unpublished).
  • Chozhiyattel, Zeenath (2009) Behaviour and adaptations of little cormorant Phalacrocorax niger and Darter Anhinga melanogaster. Ph.D. thesis. University of Calicut.
  • Sarker, N. J. Naher, H. (2002). Experimental studies on food habits of the little cormorant, Phalacrocorax niger (Vieillot). Bangladesh Journal of Zoology. 30(2):173-182.
  • Purandare,Kiran (2001). Nesting colonies of the Little Cormorant (Phalacrocorax niger) and Night Heron (Nycticorax nycticorax) in Pune city, Maharashtra. Newsletter for Birdwatchers. 41(1):9.
  • Patnaik,AK; Samanta,M; Prasad,R (1981): Chromosome complement and banding patterns in a Pelecaniform bird, Phalacrocorax niger. Journal Hered. 72(6):447-449.
  • Siriwannichkul, O. (1981). Food Habits and Breeding Biology of Little Cormorant (Phalacrocorax niger). Kasetsart Univ. Bangkok. Thailand, 68pp.

Eksteraj ligiloj redakti