„ La famkonata hungaro dediĉas sian antologion al la memoro de Antoni Grabowski kaj li rajtas tion fari. En majstra formo li tradukas poemojn ne nur de diversa nacieco, sed ankaŭ el ĉiuj epokoj La aranĝo estas proksimume kronologia. Precipe la esperantistaro dankos al la kolektanto pro la perigo de valoraĵoj el la poezia trezorejo de lia patrolando, de la balkanaj ŝtatoj, de Nederlando, Estonio kaj de la ekstrem-orientaj landoj. Laŭforme eble plej plaĉos la senrimaj, sed pro tio ne malpli „laŭleĝaj“ ritmoj (heksametro, antikva liriko, orientalaj metroj). Kiel perlojn inter la tradukaĵoj mi menciu interalie parton de la „Kanto de l’ Kantoj“, himnon al Diana de Sappho, la vintran odon (I, 9) de Horaz, „Sub la tilio" de Walter von der Vogelweide, la kvinan, kanton el la „Infero“ de Dante, kelkajn sonetojn de Shakespeare, la du poemojn de Schiller; de Goethe ,,Vesperkanto de l’ migranto kaj Prometheus“; du poemojn de Lenau; "Ripozos vi por Ĉiam“ de Leopardi; multajn versojn de Petöfi; du famajn poemojn de Verlaine; verketon de Tagore (La ĝardenisto kaj la reĝino“). En la notoj pri la poetoj oni korektu la indikon pri la elparolado de Caaucer (o, ne aŭ!) kaj la jaron de la morto de Heine (1856 ne 1865).
Kalocsay uzas plejgrandamase verbojn desubstantivajn (blanki ktp eĉ honorati, amareci) kaj memstarajn radikojn por la malo de iu kvalito (trista, povra). Neoficialajn vortojn k. mitologiajn homojn li klarigas k. aldonas fontindikon rilate la novajn vortojn. En la aplikado de sufiksoj li estas iom ŝparema. Krome mi notis kiel dubindajn formojn pĝ. 14 turnas min la kap’ (es schwindelt mir der Kopf) pg, 32 kiom (sen „da“ pro la metro uzita) p. 45 kaj ofte „trezoro“ en la senco de „amatino“, p. 63 kiam min ekvidas (sen subjekto „li“) p. 71 jeni, p. 75 post ol (-kiam), p 85 malhardi (anst. igi), p. 129 Knabo rozon ŝiris do (senco: tamen), p. 131 ne „dankon“, sedj.,danku“, p. 143 reblui (-igi), p. 186 gis (solange, eble „dum"), p. 212 primavera (anst. printempa), p. 215 la sekretoj memaj (de vi mem) p. 298 diablon aparteni (al diablo), p. 279 korni estas eble preseraro por „kroni“. Kelkfoje la tradukisto antaŭirigas tabelvorton interrogativan per „ke“. Iom tro libera ŝajnas la ritmo de "Al Lesbia“. Kiel rimon Heinecan en la Camões-traduko mi citu „do vi — movi.“ ” |