Etila maltolo

kemia kombinaĵo
2-Etila-3-hidrokso-4-H-piran-4-ono
Kemia formulo
C7H8O3
Etila maltolo
Bastona kemia strukturo de la
2-Etila-3-hidrokso-4-H-piran-4-ono
Etila maltolo
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Etila-3-hidrokso-4-H-piran-4-ono
Etilmaltolo gustas kaj odoras karamelsimile
Etilmaltolo gustas kaj odoras karamelsimile.
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo 4940-11-8
ChemSpider kodo 19804
PubChem-kodo 21059
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ flaveca solidaĵo kun agrabla odoro
Molmaso 140,13872 g mol−1
Denseco 1,261 g/cm−3
Fandpunkto 90°C [1]
Bolpunkto 290,3°C [2]
Refrakta indico  1,4850
Acideco (pKa) 8,38
Ekflama temperaturo 124,8°C
Solvebleco Akvo:9,345 g/L[3]
Solvebla en propilena glikolo, alkoholo kaj kloroformo.
Mortiga dozo (LD50) 780 mg/kg (buŝe) [4]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H270, H301, H312, H330, H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+317, P330, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Etila maltoloetilmaltolo estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la 4-Pirono, etila klorido kaj hipoklorita acido. Ĝi estas blanka aŭ flaveca solidaĵo kun agrabla odoro, malmulte solvebla en akvo. Etila maltolo posedas 7 karbonatomojn, 8 hidrogenatomojn kaj 3 oksigenatomojn. Etila maltolo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj gustigaĵoj.

Etilmaltolo povas esti produktita duonsinteze kaj sinteze. En la duonsinteza produktadmetodo, glukozo estas fermentita kun la helpo de la fungo Aspergillus oryzae kaj la produkto formita en la fermentado reakcias kun acetaldehido. Ekzistas pluraj manieroj por sinteza produktado, ekzemple per bromigo de la levulinata acido, sekvata per la formado de laktono, kaj ĉi-tiu laktono reakcias post senhidratigo kun acetaldehido por formi etilmaltolon. Etilmaltolo ankaŭ povas esti produktita el la koĵata acido.

Etilmaltolo havas fortan dolĉan kaj karamelsimilan aromon kaj guston. Kiel gustiga agento, ĝi estas kunmetaĵo 4-6 fojojn pli forta ol maltolo. Ĝi povas esti aldonita al dolĉaĵoj, kuketoj, bakaĵoj, desertoj kaj dolĉaj trinkaĵoj.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  +  +    +   

Sintezo 2 redakti

  • Preparado de la etilmaltola buterato per traktado de etilmaltolo kaj buterata acido:

  +     + 


Sintezo 3 redakti

  • Preparado de la etilmaltola izobuterato per traktado de etilmaltolo kaj izobuterata acido:

  +     + 


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti