Falintaj anĝeloj

Falinta anĝelo estas, en la kristana tradicioj (kaj iuj aliaj religioj), anĝelo ekzilita aŭ forigita el paradizo pro malobeo aŭ ribeliĝo kontraŭ Dio. La plej fama de tiuj anĝeloj estas Azazelo]], kun la nomo ankaŭ de Satano. La sola biblia referenco en la Malnova Testamento troviĝas en Jesaja (14, 3-20); en la Nova Testamento oni mencias la falintajn anĝelojn precipe en la Apokalipso de Johano.[1]

Statuo de la Falinta Anĝelo, Parko Retiro (Madrido, Hispanio)

Kristana tradicio redakti

Genezo redakti

 
Mezepoka gotika miniaturo ilustranta la Genezon.

Iuj kristanoj kredas, ke tiuj "gigantoj" (hebree: nefilim) estis falintaj anĝeloj; aliaj ne kredas ĉi tiun.

Genezo 6, 1-4: “1 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo”.

Libro de Jesaja redakti

Tiu libro entenas pasaĵojn kiuj povas esti interpretitaj kiel aludoj al falintaj anĝeloj: «12 Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. 13 Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; 14 mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. 15 Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! (14, 12-15». Judaj kaj kristanaj ekzegezistoj vidas en tiu falo aludon al la punataj orgojlo kaj volo esti egalaj al Dio, kiel konfirmite en 14, 4.

Libro de Jeĥezkel redakti

La Libro de Jeĥezkel rakontas pri falinta anĝelo, iu «protektanta kerubo»: “14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj (28, 14).

Libro de Ĥanoĥ redakti

La nocio pri falinta anĝelo devenas el la unua sekcio de la apokrifaĵo de la Malnova Testamento, nome libro de Ĥanoĥ, kiu do estas nekanona ĉe la plej granda parto de la kristanaj eklezioj, malgraŭ ĝia grada historia influo. Oni nomas “Grigori” ĉielaj estuloj descendantaj el la alto por kontroii la homojn, kiuj, tamen, altiriĝis edzinigi homajn virinojn. Estas skribite: «Okazis ke kiam la homaj estuloj multiĝis ili generis freŝajn kaj belajn junulinojn. La anĝeloj, filoj de la ĉielo, ili rigardi ilin sekse dezirante. Ili diradis unu al la alia: Ni iru, generu infanojn. Shemêhaza, kiu estis ilia ĉefo, il ili diris: Mi timas ke temas pri granda peko…”

“Tiuj anĝeloj sekvis siajn projekton kaj la virinoj enorme gravediĝis kaj generis gigantojn altajn trimil ulnojn, kiuj formanĝis la tutan fruktaron de la laboro de la popoloj (Ĥanoĥ VII, 3-4)”.

Katekismo de la Katolika Eklezio redakti

 
La falo de Lucifero, ilustraĵo de Gustave Doré.

Laŭ la instruo de la katekismo de la Katolika Eklezio ĉiuj anĝeloj estis kreitaj de Dio por la bonago, sed certaj turniĝis kontraŭ sia Kreinto [2]. Tiu kredero apogiĝas sur Jesaja (Malnova Testamennto) kaj sur la Libro de Jeĥezkel, kaj sur la 2-a epistolo de Petro (2, 4) kaj sur la Epistolo de Judaso (6).

  • ”La anĝeloj ne bezonantaj je fido ĉar jam sciantoj pri ĉiuj ĉielaj aferoj, pli grave kulpis pro ilia ribeliĝo kontraŭ Dio pro kio ilia peko ne estas pardonebla [3]. Oni vidu ankaŭ Mateon 12, 32.

Karakterizoj de ilia falo redakti

  • Tertuliano prezentis “Luciferon kiel la plej saĝan anĝelon antaŭ fariĝi diablo” [4]; Tomaso de Akvino pliprecizigos en sia Sumo de teologio reprenante la aserton de Gregorio la Granda laŭ kiu la unua pekinta anĝelo ĉefe regis ĉiujn pekintajn anĝelojn kaj ke tiu superis ĉiujn aliajn pro liaj lumo kaj splendo.

Kaj sur tiu opiniaro marŝis la tuta posta tradicio[5]. Iuj opiniis ke ilia kulpo ne disdegnis graviĝis per seksrilatoj kun la homaj filinoj. Tamen tiu opinio, apogiĝanta sur Ĥanoĥ, iiom post iom estis forgesita ĉar la libro de Ĥanoĥ ne estas kanona, kaj pli intensiĝis tiu de orgojlo kaj envio

La falinta anĝelo, la Serpento, Satano, Lucifero redakti

 
La falinta anĝelo, pentraĵo de Odilon Redon.
  • La ribela anĝelo estis similigita al serpento de la Genezo kaj al Satano de la libro de Ijob (1, 6) kaj de 1-a libro de la Kroniko (21, 1): la tradicio faris el Satano la ĉefo de la ribelaj anĝeloj.
  • La ĉefo de la falintaj anĝeloj estas ofte nomata Lucifero, malgraŭ ke neniu biblia libro uzis tiun nomon por li. La similigo al Lucifero devenas el la fakto ke Venuso estis difinita «astro de la mateno», esprimo jam uzita en la libro de Jesaja. Hieronimo en sia vulgato, kiel jam la septuaginto, tradukis tiun jesajan esprimon per «Lucifero» kiu bonege difinas la anĝelon de lumo identigita en Satano. Tiom pli ke en la mitologio la astro de la mateno estis, foje, asociita al diaĵo. Tiel naskiĝis la kutimo kromnomi Satanon Lucifero.

Islama tradicio redakti

En Islamo oni parolas pri ĝinoj kiuj estas konceptitaj kiaj spiritoj en flama naturo, pli malaltrangaj ol anĝeloj, kapablaj aperi en homa aŭ besta formo kaj havanta supernaturajn fortojn. <ref<Ortodoksa islamo ne apogas la krederon pri ĝinoj, kvankam ĝi estas populara inter islamanoj.</ref> Oni parolas (en la Korano ĉi-foje) pri Ibliso, la diablo kiu ribelis kiam Dio ordonis al siaj anĝeloj: “«Surgenuiĝu antaŭ Adamo». ili surgenuiĝis ĉiuj, escepte de Ibliso (satano) kiu ribeliĝis kontraŭ la ordono de lia Sinjoro” (Korano 18, 50).

Hinduisma tradicio redakti

La nocio pri falinta anĝelo ekzistas ankaŭ en la hinduisma tradicio: «la ĝojo kaj harmonio regnis ĉirkaŭ la Trono de la Eternulo, kiam la envio kaj ĵaluzo ekposedis moŝtulojn kaj aliajn ĉefojn de anĝelaj rotoj. Ili forgesis la devojn altruditajn al si: ili malproksimiĝis el la obeo kiun ili devis al la supera estulo kaj rifuzis sin submeti… Dio, koleriĝinta pro la krimo de tiuj ribeluloj, ordonis al Siebo ilin forigi el la ĉielo, kaj ilin faligi en la densan mallumo npor ke ili suferu la eternan punon».[6]

Simila tradicio viglis ankaŭ en antikva Zaratuŝtrismo ekde 1200 jaroj a.K. Laŭ esploristoj, eblas ke tiu tradicio influis tiun judan kaj, do, tiujn krietanan. [7]

La falo de la Anĝeloj en la artoj redakti

Diversaj pentristoj profitis de tiu temo por pruvi sian artan interpretadon. Oni vidu en Gustave Doré, kaj en renesancaj pentristoj, en la kinarto kaj teatrarto.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Ĝi surfaciĝas ankaŭ en la popolaj legendoj hinduismaj kaj zaratustraj.
  2. Nro 391. angle The Catechism of the Catholic Church, Lire en ligne.
  3. angle The Catechism of the Catholic Church, Numéro 393. Lire en ligne.
  4. Tertuliano, Adversus Marcionem, II, 10.
  5. Le Livre d'Henoch, 1 partie, chapitre 6. Traduction sur le texte éthiopien par François Martin. Milan, Arché Nouvelle Edition, 1975 pages 10 et 11.
  6. Ĉerpaĵo el Shastra de Brhama el Dictionnaire des cultes religieŭ - J-A Lebel - 1820 p. 91.
  7. Rilate la kristanan tradicion ne temas pri kredenda dogmo, sed kredebla.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • france Édouard Brasey, Enquête sur l'existence des anges rebelles, Filipacchi, 1995 (ISBN 9782850183980).
  • angle Leonard Ashley, The Complete Book of Devils and Demons Barricade Books ISBN1-56980-077-4.
  • angle Bernard Jacob Bamberger, Fallen Angels: Soldiers of Satan's Realm, 300p. (ISBN 0-8276-0797-0).
  • angle Gustav Davidson, 1994. A Dictionary of Angels: Including the Fallen Angels. Free Press (ISBN 0-02-907052-X).
  • angle Angels, Catholic Encyclopedia, 1913.