Farah Siraj (naskiĝis en Amano) estas jordania kantistino kiu famiĝis kiel muzika ambasadorino[1] en Usono, Eŭropo kaj la Mezoriento, samkiel ĉe prestiĝaj institucioj kiel ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, Nobel Prize Hall, la Monda Ekonomia Forumo, MBC-televido en Mezoriento kaj la Premioj Antena de Oro de Hispanio.

Farah Siraj
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1982 (1982-11-30) (41-jaraĝa)
en Amano
Ŝtataneco Jordanio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Dum siaj studoj en Usono (Berklee College of Music en Bostono), ŝi koncertis sole ĉe multnombraj eventoj ekzemple en Britio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Jordanio, Hispanio, Grekio kaj Usono. En 2011 Farah eldonis internaciskale sian unuan EP sub la nomo Nomad, kun financa subteno de Lia Majesteco Reĝo Abdullah la 2-an de Jordanio. En Nomad, Farah prezentas siajn originalajn komponaĵojn, kunfandante influojn de mezorienta muziko, flamenko, ĵazo, bossa nova kaj popmuziko, kun kantotekstoj en la araba, hispana kaj angla[2]. La surbendigoj okazis en Mezoriento, Hispanio kaj Usono, inkluzive de pli ol 30 muzikistoj el kvin diversaj kontinentoj. En 2012, post Nomad, Farah prezentis sian novan laboron, titolitan "la araban ĵazan projekton", prezentanta originalajn komponaĵojn kaj tradiciaj mezorientaj melodioj al ĵaza kunteksto pro kiu ŝi estis nomata "La Norah Jones" el Mezoriento[3].

Farah uzas ŝian muzikon levi konscion pri homamaj aferoj Ŝi ankaŭ uzas sian muzikon por antaŭenigi pozitivan ŝanĝon por ĉiuj popoloj en la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de Farah Siraj

Muzikfilmetoj de Farah Siraj interalie pri la prepara laboro por DUNYA (mondo en la araba)

Referencoj redakti

  1. (angla) "Musical Performance: Farah Siraj Arkivigite je 2013-09-04 per la retarkivo Wayback Machine". alwanforthearts.org,
  2. (angla) "Biography", farahsiraj.com
  3. (angla) "Timeout New York", farahsiraj.com,