Ferenc Kárteszi [kArtesi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárteszi Ferenc estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto.

Ferenc Kárteszi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1907 (1907-02-13)
en Cegléd
Morto 9-an de majo 1989 (1989-05-09) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Ferenc Kárteszi [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1907 en Cegléd. Li mortis la 9-an de majo 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Kárteszi akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter helpe de stipendio. Post siaj studoj inter 1931 kaj 1940 li instruis en mezlernejo en Győr, dume li doktoriĝis en 1933, eĉ li esploris en Italio helpe de stipendio. Dum la 2-a mondmilito li estis komence soldato, poste militkaptito. Inter 1947 kaj 1977 li instruis en la menciita universitato, kie li estis katedrestro, foje dekano, inter 1958-1962 vicrektoro. Li pensiuliĝis en 1977. Li ricevis premion en 1962, li doktoriĝis en 1968. Plej ofte li okupiĝis pri geometrio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Bevezetés az ábrázoló geometriába (1950)
  • Ábrázoló geometria (1957, 1976, 1978 (ankaŭ angle kaj itale))
  • Szemléletes geometria (1966)
  • Appendix. A tér tudománya (1973, 1977) - ĉefverko pri origina verko de János Bolyai
  • A matematika lélektana (1986)

Fontoj redakti