VIZI Ferenc rumanuja hungardevena pianisto en Francujo naskiĝinta en Reghin en 22-a de junio 1974.

Ferenc Vizi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1974 (1974-06-22) (49-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Vizi komencis studi pianoludon naŭjaraĝe en sia naskiĝurbo ĉe András Körtési. Okaze de la Festivalo George Enescu, kie li gajnis apartan premion, Gerard Frémy, ano de juĝistaro, invitis lin studi en Francujo en la konservatorio de Parizo. Do ekde 1992 li studis tie per stipendio.

Premioj, distingoj redakti

  • "Juventus Lauréat" 1995,
  • 1-a premio- Saratov konkurso (Rusujo, 2000),
  • 4-a premio- Hamamatsu konkurso (Japan, 2000),
  • 2-a premio kaj aparta juĝistarpremio- Arthur Rubinstein konkurso (Tel-Aviv, 2001),
  • 2-a premio- Munkeno ARD konkurso 2002.

Koncertoj redakti

Francujo, Germanujo, Finnlando, Rusujo, Pollando, Hungarujo, Ĉeĥujo, Belgujo, Luksemburgo, Rumanujo, Venezuelo, Kolombio kaj Meksiko. Li havis recitadojn kun violonĉelistoj Henri Demarquette, François Salque and Françoise Groben kaj kun violonistoj Graf Mourja kaj Jean-Marc Phillips-Varjabedian. En januaro de 2004 li havis grandan sukceson en Théâtre de la Ville en Parizo. En aprilo de 2005 li partoprenis la 10-an Internacian Pianofestivalon Robert Casadesus kun Orchestre National de Lille, la Roque d’Anthéron Internacian Pianofestivalon, Vichy Opera kaj en Reims, Vollore, Epau, Piano à Riom kaj Serres d’Auteuil, Royan, Barcelona, Bordeaux, en 2007 la St Etienne Pianofestivalon, en Lisbono la Internacian Pianofestivalon kaj la Sceaŭ Festivalon en Parizo.

Eksteraj ligiloj redakti