Fervojlinio Szczecin Główny – Grambow

Fervojlinio Szczecin Główny – Grambow estas durela, parte elektrizita fervojlinio de 14,9 kilometroj, kiu kunigas la fervojan ĉefstacion de la urbo Szczecin en nuna Pollando kun la fervojhaltejo Grambow en nuna Germanio. La linio funkcias sur teritorio de Okcidentpomeria Provinco (Pollando) je 13,1 kilometroj kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio (Germanio) je la restaj 1,8 kilometroj. Trafikanto estas la pola fervoja kompanio PKP Polskie Linie Kolejowe[1].

Szczecin Główny – Grambow
Superrigardo
Numero de linio 408
Trafikado
Trafikanto PKP PLK
Teknikaj trajtoj
Longo 13,131 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja klaso C3
Fervoja elektra sistemo parte elektrizita
Maksimuma rapideco 80 km/h (pasaĝeraj trajnoj)
Stacioj de la fervojlinio
            
351Poznań Główny
            
273Wrocław Główny
            
0,063 Szczecin Główny
            
406Trzebież Szczeciński
            
4.779 Szczecin Gumieńce
            
409Tantow
            
8.894 Stobno Szczecińskie
            
429Nowe Warpno
            
13.194 Limo Pollando/Germanio
            
14.9 Grambow
            
Fervojlinio ĝis Bützow
vdr

La tuta linio estas parto de la pola-germana fervojlinio Bützow – Szczecin.

Maksimuma rapideco redakti

Maksimumaj rapidecoj[2]
(km/h)
parto pasaĝeraj trajnoj relo-busoj varaj trajnoj
komenca kilometro fina kilometro
0,062 13,194 80 80 60

Fervojaj konektoj redakti

La vojaĝtempo inter la fervojstacioj Szczecin Główny (ĉefstacidomo) kaj Grambow (distanco 15 km) estas 16 minutoj. Nuntempe el Szczecin ĝis Grambow veturas 9 paroj de regionaj trajnoj. 7 paroj veturas ĝis fervojstacio Lübeck Hauptbahnhof (ĉefstacidomo) kaj 1 ĝis Schwerin Hauptbahnhof kaj Neubrandenburg.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Wykaz linii kolejowych zarzadzanych przez PKP Polskie Linie Kolejowe S.A.[rompita ligilo]
  2. Regulamin przydzielania tras pociągów i korzystania z przydzielonych tras pociągów przez licencjonowanych przewoźników kolejowych w ramach rozkładu jazdy 2011/2012 (w. 1.2) http://www.plk-sa.pl/informacje-dla-przewoznikow-kolejowych/warunki-udostepniania-tras/regulaminy-przydzielania-tras-pociagow/regulamin-20112012/ Arkivigite je 2012-05-27 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti