Floris Jespers

flandra artpentristo

Floris JESPERS (naskiĝis la  18-an de marto 1889(nun 1889-03-18) en Borgerhout, mortis la 16-an de aprilo 1965 en Antverpeno) estis flandra-belga avangarda pentristo.

Floris Jespers
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1889 (1889-03-18)
en Borgerhout
Morto 16-an de aprilo 1965 (1965-04-16) (76-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • desegnisto • textile artist
vdr

Post lia diplomitiĝo en la Antverpena Akademio de Belartoj, li amikiĝis kun la poeto Paul Van Ostaijen kaj aliĝis al la Antverpena avangarda movado de la 1920-aj jaroj. Li kontribuis al la publikaĵoj Ça Ira, Le Centaure kaj Sélection kaj amikiĝis kun Jean Metzinger kaj Albert Gleizes kiam ili publikigis Du Cubisme. En 1921 li havis ekspozicion eksterlande la unuan fojon (la ekspozicio de la nederlanda arta grupo De Branding kun Kurt Schwitters kaj Fokko Mees). En 1925 li iĝis membro de "Nuntempa arto" (Kunst van Heden).

Li vojaĝis al la tiama Kongo Belga la unuan fojon en 1951. Li restis en la grandurbo Kamina kie lia filo Marko laboris kiel kuracisto. La vojaĝo estis revelacio por li. Li tradukis siajn impresojn pri afrikaj virinoj en buntajn freskojn. La afrikaj pentraĵoj de Jespers ne estas ĝenroscenoj sed ili prezentas pli bonegan vizion de Afriko. De la misteraj rigardoj kaj la vizaĝoj de la naĝantoj pentritaj en Ostendo en 1927 kaj la kongaj virinoj de la kvindekoj la sama idealigita vizio de la netuŝebla kaj enigma afrika virino aperas.

Floris Jespers renkontis ĉian favoran kaj malfavoran kritikon. Kritikisto Jan van Hove nomis lin pentristo, kiu kapablis ĉion, sed al kiu plorige mankis personeco.[1]

Referencoj redakti