Folyás [fojAŝ] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúnánás. La loknomo signifas: fluo.

Blazono de Folyás
La iama preĝejo de Folyás

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Tiszafüred-Tiszalök, Polgár estas proksime, apude fluas Okcidenta ĉefkanalo, kiu estas la plej granda branĉo de Orienta ĉefkanalo. Debrecen troviĝas je 64, Budapeŝto je 194 km-oj.

Historio redakti

Dum la historio la loko apartenis al Polgár. En la 19-a jarcento formiĝis bienocentro kaj dise farmoj. En 1892 preĝejo konstruiĝis, kiu detruiĝis dum la tankobatalo en 1944. La vilaĝo fondiĝis en 1999.

Vilaĝservoj estas vilaĝdomo kaj migra poŝto, la infanĝardeno kaj lernejo funkcias en Újszentmargita.

Vidindaĵoj redakti