Fortresopreĝejo de Óföldeák
Fortresopreĝejo Sankta Maria Helpanto de Kristanoj estas gotika romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Óföldeák.
Fortresopreĝejo Sankta Maria Helpanto de Kristanoj | |
---|---|
Aerfoto pri fortresopreĝejo en Óföldeák
| |
paroĥopreĝejo • defend-kirko • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Óföldeák |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Makó |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Dokumento mencias en 1332 la vilaĝon kun preĝejo. Oni supozas, ke la nun videbla preĝejo konstruiĝis en la malfrua 15-a jarcento. Post jaroj defenda muro estis konstruita ĉirkaŭ la kirko kun turoj kaj bastionoj. (Ili jam malaperis, restis nur la preĝejo mem.) En fino de la la sekva jarcento la vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj, nur en 1723 alvenis denove vilaĝanoj. La preĝejo baldaŭ estis trakonstruita, pro la trakonstruo la gotiko grandparte pediĝis, sed tiam estis konstruita la kasona plafono. En 1845 inundo forviŝis la vilaĝon, la loĝantoj fondis novan vilaĝon iom for. La nova funkcio de la preĝejo estis grenejo, sed oni metis la moveblaĵojn al la nova preĝejo. Paŝo post paŝo iom da homoj revenis al la iama vilaĝo, eĉ oni refondis la vilaĝon. En 1874 la preĝejo estis jam pligrandigita, en 1924 renovigita, samtempe turo estis konstruita. Arkeologoj esploris la preĝejon ekde 1989, en la sekva jardeko plena renoviĝo okazis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola sur supozebla kurgano en rando de la vilaĝo. Remparo kaj defenda muro ĉirkaŭas la preĝejon, sed hodiaŭ kaj la muro, kaj la remparo nur apenaŭ estas videbla. Origine la muro estis 5 metrojn alta, la remparo 6 metrojn larĝa, 3 metrojn profunda. Tra malgranda ponto estas alirebla fasado de la preĝejo. En mezo de la simetria fasado funkcias la pordo. La navo apogita kun pilieroj formas briko. La sakristio estas baroka el la 18-a jarcento. Interne la ĉefaltaro prezentas la iamajn hungarajn kermesejojn. Sub la sanktejo kripto estis konstruita en 1759.
Fontoj redakti
- hungare
- hungare kun 2 fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
-
Aerfoto pri la fortresopreĝejo
-
La fasado -
Vido al la fortresopreĝejo
-
La turo -
Flanko de la preĝejo
-
La enirejo