Francisko Vatablo (1495-1547) estis humanisto, erudiciulo, helenisto, hebreisto, kaj biblia eldonisto. Li estis unua profesoro en la Kolegio de Francio kaj lasis notojn ("Annotationes") faritajn de siaj lernantoj, kiuj estis publikigitaj de Robert Estienne (1503-1559), en 1545. Johano Kalvino tuj aĉetis la eldonon de la Biblio de Vatable kaj tio instigis la reformiston al la studo pri la hebrea lingvo. Vatable estis lernanto de biblia erudiciulo Jakobo Stapulenso (1455-1536). La Biblio de Vatable estis represita en 1729 de la filologo Nicolas Henri (m. 1752), reĝa profesoro pri la hebrea en la Kolegio de Francio.[1]

François Vatable
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1495 (1495-01-01)
en Pikardio
Morto 16-an de marto 1547 (1547-03-16) (52-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo filozofoprofesoro • teologo vd
Doktoreca konsilisto Girolamo AleandroJacques Lefèvre d'Étaples vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"Biblia sacra", dek eldonoj publikigitaj inter 1584 kaj 1729.
"Biblia sacra", dek eldonoj publikigitaj inter 1584 kaj 1729.

Vivo redakti

Altranga ekzegezisto, Vatable estis komence pastro en Brumetz, en la Valona regiono, kaj poste profesoro pri la hebrea en Parizo, tuj kiam Francisko la 1-a fondis la Kolegion de Francio. La granda famo kiu konserviĝis ĝis la hodiaŭaj tagoj sidas sur lia grandega erudicio, lia komunikado-kapablo, kaj lia talento por instruado kaj la kvalito de siaj lecionoj kiuj altiris lernantojn ĉie. Multaj judoj venis por aŭdi lin kaj admiris liajn konojn. Li verkaro estis malgranda sed li estis fekunda eldonisto. Unue kiel asistanto de Jakobo Stapulenso li tradukis verkojn de Aristotelo el la greka en la latinan. Kaj kiel profesoro pri la hebrea li eldonis la hebrean tekston de la Biblio (1529-1544), publikigita de Robert Estienne, kune kun notoj de la rabeno David Kimchi (1160-1235).

Oni scias ke liaj lernantoj kolektis liajn notojn rilate al la "Malnova Testamento" kaj Robert Estienne ilin presis, en 1545, en sia nova latina Biblio de Leo Jud (1482-1542) . Sed, ĉar la notoj estis partoj de tekstoj prenitaj el Caléon, Münster, Paul Fagius (1504-1549) kaj aliaj francaj germanaj protestantoj kaj kelkfoje laŭvorte kopiitaj, plej probable Robert Estienne, kiu havis ligilojn kun la reformistoj el Zuriko, el ili prunteprenis ĉi-notojn, krom la personan version de Vatable. Li eble ne faris uzon de la nomo de ĉi-lasta por ne veki la malsimpation de la parizaj doktoroj, kiuj ne ŝatis lin.

Ĉiuokaze, liaj notoj estis kondamnitaj de la Fakultato pri Teologio de Parizo. Robert Estienne, retiriĝis al Ĝenevo, pasie defendis ilin kaj tio vekis la simpation de la kalvinistoj. La doktoroj el Salamanko, malpli skrupulaj ol tiuj de Parizo, ilin reaperigas kun totala aprobo, sed post retuŝoj kaj korektoj faritaj plurloke.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti