Frances Stonor Saunders

Frances Stonor Saunders (nask. en 1966) estas brita ĵurnalistino kaj historiistino. Ŝi vivas en Londono.

Frances Stonor Saunders
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1966 (1966-04-14) (58-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Sankta Anno vd
Familio
Patro Donald Robin Slomnicki Saunders vd
Patrino Julia Camoys Stonor vd
Profesio
Okupo ĵurnalistohistoriistofilmproduktoro vd
Laborkampo historioĵurnalismodokumenta filmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kelkajn jarojn post ricevo de unua diplomo kun distingo en la angla ĉe St Anne's College, en Oksfordo, ŝi elektis karieron de kinreĝisorado por dokumentaraj televidfilmoj.

"Hidden Hands: A Different History of Modernism" (Hidden Hands: Malsimila historio pri modernismo) estis farita por "Channel 4" en 1995. Ĝi pritraktis ligilojn inter la apartaj usonaj art-kritikistoj kaj pentra abstrakta ekspresionismo kaj CIA. "Who Paid the Piper ?: CIA and the Cultural Cold War" (Kiu pagis la ŝalmoludiston ? CIA kaj la malvarma kultura milito — 1999)[1], estis ŝia unua libro, ellaborita surbaze de ŝia laboro por la dokumentara filmo koncentriĝanta sur la historio de la sekreta CIA-financado (Congress for Cultural Freedom / Kongreso por la libereco de kulturo). Aliaj verkoj de Stonor Saunders spegulas ŝian universitatan vojon, kiel mezepokistino.

En 2005, post kelkaj jaroj kiel arta direktorino kaj vic-ĉefredaktoro de "New Statesman", ŝi demisiis por protesti kontraŭ la eloficigo de la angla ĵurnalisto Peter Wilby, tiam eldonisto[2]. Tiun jaron kaj en 2006, por BBC Radio 3, ŝi prezentis "Meetings of Minds" (Kunveno de renkontiĝoj), du serioj de tri artikoloj pri la kunvenoj de intelektuloj pri diversaj gravaj punktoj de la historio. Ŝi regule kunlaboris ankaŭ kun Radio 3 Nightwaves (Noktaj ondoj) kaj aliaj radioprogramoj.

Ŝia dua libro , "Hawkwood : Diabolical Englishman" (Hawkwood : Diabla anglo), rakontas la vivon kaj la karieron de John Hawkwood, kondotiero de la 14a jarcento. Denaska anglo, Hawkwood (1320-1394) faris faman karieron kiel partoprenanto en politika regpovo konfuza kaj perfida. Lia vivcelo estis nur persona gloro kaj riĉiĝo.[3]

Bibliografio redakti

  • "Who Paid the Piper ? : CIA and the Cultural Cold War". Londono : Granta. 1999, ISBN 1-86207-029-6 (Usona eldono : "The Cultural Cold War : The CIA and the World of Arts and Letters". Novjorko : The New Press. 2000. ISBN 1-56584-596-X)
  • "Hawkwood: Diabolical Englishman", Londono : Faber. 2004. ISBN 0-571-21908-X (Usona eldono : "The Devil's Broker: Seeking Gold, God, and Glory in Fourteenth-Century Italy". 2005, Londono : Fourth Estate. ISBN 0-06-077729-X

Tradukoj redakti

  • germane "Wer die Zeche zahlt ...: Der CIA und die Kultur im Kalten Krieg". Munkeno : Siedler Verlag. 480 p. Marto 2001.
  • france "Qui mène la danse ? La CIA et la guerre froide culturelle" (Kiu gvidas la dancon ? CIA kaj la malvarma kultura milito). Parizo : Denoël. ISBN 220725416X
  • hispane "La Cía y la guerra fría cultural". Madrido : Tra. Decembro 2001. 640 p. ISBN 9788483064658

Pri la sama temo redakti

  • france "Le « mensonge nécessaire » : la CIA et les grands écrivains" (La « necesa mensogo » : CIA kaj la grandaj verkistoj)
  • angle "Killing Hope: U.S. Military and CIA Interventions Since World War II".

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Usona versio aperis sub la titolo : "The Cultural Cold War: The CIA and the World of Arts and Letters" (La malvarma kultura milito : CIA kaj la mondo de artoj kaj beletroj).
  2. Peter Wilby, nask. en 1944, tamen ree skribas por la gazeto "New Statesman" kaj ankaŭ por "The Observer" et "The Guardian".
  3. Sir John Hawkwood — en la franca Jean Haccoude kaj en la itala Giovanni Acuto — naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1320 kaj mortis en 1394 en Florenco. Li estas konsiderata kiel la unua kondotiero de la modernaj tempoj. Filo de londona tanisto, li partoprenis en la Centjara Milito kontraŭ Francio. Iom poste, li fondis propran propran bandon da dungitaj soldatoj kaj disrabis la sudan parton de Francio, precipe Provencon, antaŭ ol iri al Italio, kie li subtenis la urbon Pizo kontraŭ Florenco, kaj poste kontraŭ la familion Conti en Milano. Fine li subtenis la papon Gregorio la 16-a kaj plej laste la Florencanojn.

Fonto redakti

La informoj de tiu ĉi artikolo fontas preskaŭ entute el la anglalingva versio de "Wikipedia" kun eltiraĵoj el la franclingva.