Francesca NERI (Trento, 10a de februaro 1964) estas itala aktorino kaj produktoro de kino.

Francesca Neri
Persona informo
Francesca Neri
Naskiĝo 10-an de februaro 1964 (1964-02-10) (60-jaraĝa)
en Trento
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Experimental Centre of Cinematography vd
Familio
Edz(in)o Claudio Amendola vd
Amkunulo Domenico Procacci • Claudio Amendola vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1984–2016 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Gradiĝinta en la Centro Sperimentale di Cinematografia de Romo, ŝi ekkarieris fine de la 1980-aj jaroj en duarangaj roloj en italaj filmoj. Ŝi ricevis ĉefrolon en la hispana filmo Las edades de Lulú (1990) de la reĝisoro Bigas Luna, kaj poste partoprenis en italaj, hispanaj, francaj ka usonaj produktaĵoj, inter kiuj elstaras la premiitaj Pensavo fosse amore... invece era un calesse, Al lupo al lupo, Carne trémula, Hannibal, La cena per farli conoscere, Il papà di Giovanna kaj Una famiglia perfetta.

 
Neri en la Kinfestivalo de Venecio (1990).

Ŝi laboris por famaj reĝisoroj kiel Carlos Saura, Gabriele Salvatores, Pedro Almodóvar, Giuseppe Bertolucci, Pupi Avati, Cristina Comencini kaj Ridley Scott, kaj kunprotagonistis filmojn kun aktoroj kiel Antonio Banderas, Javier Bardem, Silvio Orlando, Massimo Troisi, Alessandro Benvenuti, Arnold Schwarzenegger, Monica Bellucci, Carlo Verdone kaj Sergio Rubini, inter aliaj. Pere de sia kompanio Bess Movie ŝi produktoris la filmojn Melissa P. (2006) kaj Riprendimi (2008).

Ŝi ricevis dufoje la Premion Nastro d'Argento en la kategorio de plej bona aktorino pro sia ludado en Pensavo fosse amore... invece era un calesse (1991) kaj Carne trémula (1997). Ŝi esti nomumita al ses Premioj David di Donatello en la kategorioj de plej bona aktorino kaj plej bona helpaktorino, kaj ricevis premiojn kaj nomumojn en aliaj eventoj kiel la Premioj Ciak d'oro, Flaiano kaj Globo d'oro. Post filmado de The Habit of Beauty (2016), ŝi suferis sanproblemojn, kiuj malhelpis pluigon en kino aŭ televido.

Ŝi estis edzino dum dek du jaroj de la aktoro Claudio Amendola, kun kiu ŝi havas filon Rocco.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesca Neri en la hispana Vikipedio.