François Couperin

(Alidirektita el Francois Couperin)

François COUPERIN (naskiĝis la 10-an de novembro 1668 en Parizo, mortis la 11-an de septembro 1733 samloke), ankaŭ nomite „Le Grand“ (la granda), estis Franca orgenisto kaj komponisto. Li estas rigardata kiel la plej eminenta reprezentanto de la Franca orgenista, klavicenista kaj komponista familio Couperin kaj kiel kortegokomponisto de Ludoviko la 14-a la plej grava muzika persono en Francio inter Lully kaj Rameau.

François Couperin
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1668 (1668-11-10)
en Parizo
Morto 11-an de septembro 1733 (1733-09-11) (64-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Charles Couperin
Infanoj Marie-Madeleine Couperin • François-Laurent Couperin • Marguerite-Antoinette Couperin
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • viol player • klavicenisto
vdr

Vivo redakti

La unuan muzikedukadon François Couperin ricevis de sia patro Charles kaj sia samnoma onklo François. Dum tio li ekkonis la verkaron de sia alia onklo Louis Couperin. Ekde 1685 ĝis 1723 li estis – samkiel la plej multaj samfamilianoj – orgenisto ĉe la preĝejo Saint-Gervais en Parizo. Post la frua morto de siaj fratoj Louis kaj Charles, li ankoraŭ estis tro juna por la posteno, kiun transprenis provizore la renoma orgenisto Lalande.

En 1693 Couperin ricevis la postenon de orgenisto ĉe la reĝa kapelo en Versailles kaj iĝis posteulo de la kortegokomponisto Jean-Baptiste Lully, fondinto de la pompa Franca opero. Kiam en 1687 mortis Lully kaj grave malsaniĝis Ludoviko la 14-a, la muzikogusto de la reĝo kaj lia kortego ŝanĝiĝis. La dua edzino de Ludoviko, Madame de Maintenon, direktis lian intereson sur la pli pripenseman eklezian kaj ĉambran muzikojn. Dum oficiala antaŭluda konkuro por unu el tri orgenistaj postenoj per sia ludo kaj komponaĵoj Couperin venkis kontraŭ sep aliaj kandidatoj, la reĝo tamen lasis lin kiel kutime tri tagojn en malcerteco.

La funkcio de François Couperin estis ege multfaceta: en Versailles li iĝis instruisto de la reĝa familio, dum kvar monatoj pojare li havis orkestran kaj orgenistan devojn kaj li kontinuigis ankaŭ la servon ĉe la preĝejo Saint Gervais. Kiam Ludoviko krome faris lin kortegokomponisto por sakrala muziko, tio signifis por li pli altan tempoelspezon: la muzike alttalentita reĝo volis aŭskulti ĉiun komponaĵon nur unu fojon ĉe la solenaĵoj, koncertoj kaj la ĉiutaga ceremoniaro en la kastelkapelo.

Dum kiam La Lande kiel „maître“ [majstro] de la orkestro komponis la grandajn ĥorajn kaj instrumentajn verkojn laŭstile de Lully, Couperin verkis antaŭ ĉio motetojn kaj psalmojn laŭstile de ĉambromuziko (maksimume trivoĉajn verkojn kun unu ĝis du kantistoj, orgeno/klaviceno kaj basvjolo). Ludoviko la 14-a dumvive estis ege kredanta kaj rigardis kredon kaj eklezion kiel gravegaj kolonoj de sia potenco kaj ties legitimado („de dia favoro“). Konforme al tio li flegis ilin ankaŭ en formo de muziko kaj li ŝatis ankaŭ la mesojn de Couperin, el kiuj la meso „à l'usage ordinaire des paroisses pour les fêtes solemnelles“ estas la plej konata.

Ne nur kiel orgenisto, sed ankaŭ kiel klavicenisto Couperin estis difavorita, tiel ke oni nomis lin „Maître de Clavecin du Duc de Bourgogne“ [Majstro de klaviceno de la duko de Burgonjo] kaj instruisto de la geprincoj. Ekde 1714 preskaŭ ĉiudimanĉe li iris al Versailles, kie posttagmeze okazis la reĝaj ĉambrokoncertoj kun liaj „Concerts royaux“ [reĝaj koncertoj]. La ensemblo plejofte estis nur malgranda: klaviceno (plejofte Couperin), violono, basvjolo, hobojo kaj fagoto. Tiuj ĉi malgrandaj koncertoj, kiujn li komponis ekskluzive por la reĝo, havis amuzan kaj gracian-ĉarman manieron, kiun la nun 75-jara Ludoviko la 14-a ŝategis. Per ili Couperin strebis unuigi la ludeman Italan kaj la prefere seriozan Francan guston, kiel li mem poste skribis pri siaj „Concerts royaux“.

Kiam Ludoviko mortis en 1715, Couperin ja trovis novajn mecenatojn ĉekortege, tamen sub la intertempa regento Kardinal Fleury iĝis ege trankvile en Versailles. La kardinalo nemultbone opiniis pri reprezentado kaj festoj kaj reduktis ilin je minimumo. Tiel François Couperin refoje povis koncentriĝi pri sia orgenistoposteno en Saint Gervais, ĝis kiam li rezignis ĝin pro sanokaŭzoj en la jaro 1723. Krom tio li plue instruis membrojn de la reĝa familio, inter ili la polan princinon Maria Leszczyńska, edzino de Ludoviko la 15-a. Couperin mortis la 11-an de novembro 1733 en Parizo.

Verkoj redakti

En la centro de lia verkaro staras pli ol 240 riĉe ornamitaj klavicenverkoj, kiujn li kunigis en 27 suitojn.. La unuopajn movimentojn de tiuj ĉi suitoj li subskribis per titoloj, kiuj aludu la karakteron de la peco. Aldone li komponis motetojn, kanzonojn, du orgenmesojn, multnombrajn konĉertojn por klaviceno kaj aliaj instrumentoj. Lia plej fama teoria verko estas „L'art de toucher le clavecin“ [La arto ludi la klavicenon].

Literaturo redakti

  • Philippe Beaussant: François Couperin, übs. Alexandra Land. Portland: Amadeus Press 1990, ISBN 0-931340-27-6
  • E. Harich-Schneider: Zärtliche Welt: François Couperin in seiner Zeit. Berlin 1939

Eksteraj ligiloj redakti