František Martin Pelcl
František Martin PELCL (naskiĝis la 11-an de novembro 1734 en Rychnov nad Kněžnou - mortis la 24-an de februaro 1801 en Praha) estis la unua profesoro de la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo ĉe la Praga universitato.
František Martin Pelcl | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
František Martin Pelcl | ||
Naskiĝo | 11-an de novembro 1734 en Rychnov nad Kněžnou | |
Morto | 24-an de februaro 1801 (66-jaraĝa) en Prago | |
Tombo | Malostranský hřbitov vd | |
Lingvoj | latina • germana • ĉeĥa • franca vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • historiisto • bibliotekisto • arkivisto • pedagogo • profesoro • bohemicist • instruisto • redaktisto • literatursciencisto • literaturhistoriisto • tradukisto • filologo • literary scholar vd | |
Laborkampo | historiografio • historio de literaturo • literaturscienco • traduko • eduka sistemo vd | |
Aktiva en | Hradec Králové • Vieno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En la Praga universitato li studis filozofion, historion kaj teologion, sed ne finis ilin, daŭrigis en Vieno, kie li studis ankaŭ estetikon. Reveninte Pragon, li fariĝis privata edukisto ĉe grafa familio, poste bibliotekisto kaj arkivisto, funkciulo de privata societo de sciencoj, ekde 1793 profesoro de la Praga universitato.
Li verkis germanlingve bohemian kronikon pri la regado de Jozefo la 2-a, sed ankaŭ verkojn pri Karolo la 4-a kaj lia filo Venceslao la 4-a, eldonis novan bohemian kronikon, priskribis jezuitajn verkistojn, eldonis fundamentojn de la ĉeĥa gramatiko.
Li klopodis realisme priskribi la historion aplikante sciencajn metodojn.