Franz Josef Jung

germana politikisto
(Alidirektita el Franz-Josef Jung)

Franz Josef JUNG estas germana politikisto. Li naskiĝis la  5-an de marto 1949(nun 1949-03-05) en Eltville, do nun estas 75-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri defendo en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro dum la unua monato estis ministro pri laboro en la registaro de 2009 ĝis 2013. Tamen jam la 30-an de novembro 2009 li deklaris sian demision el la registaro pro kritikoj pri la informa politiko rilate al elaera atako proksime de Kunduz en Afganio septembre 2009: tiam germanaj armeaj aviadiloj bombe atakis du benzintransportajn kamionojn ŝtelitajn de talibanoj, detruis la kamionojn sed mortigis ankaŭ pli ol 50 nur hazarde trafitajn civitanojn. Lian postenon kiel ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, kiun li plenumis nur monaton, transprenis Ursula von der Leyen, kaj ŝian antaŭan postenon de ministrino pri familio, maljunularo, virinaro kaj junularo transprenis la tiumomente nur 32-jara Kristina Schröder.

Franz Josef Jung
Persona informo
Franz Josef Jung
Naskiĝo 5-an de marto 1949 (1949-03-05) (75-jaraĝa)
en Erbach
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Majenco vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en BerlinoWiesbaden vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz Josef Jung reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.