Franz Fischler
aŭstra politikisto
Franz FISCHLER (naskiĝinta la 23-an de septembro 1946 en Absam, Tirolo) estas aŭstra politikisto. Li interalie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn agrikulturo, kampara progresigo kaj fiŝado. Jam en la antaŭa Eŭropa Komisiono Santer, inter la jaroj 1995 ĝis 1999, li respondecis pri la samaj fakoj. Franz Fischler estas membro de la konservativa Aŭstra Popola Partio (ÖVP).
Franz Fischler | |||||
---|---|---|---|---|---|
politikisto de Aŭstrio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Franz Fischler | |||||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1946 (75-jara) en Absam | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio [#] | ||||
Alma mater | University of Natural Resources and Life Sciences, Vienna [#] | ||||
Partio | Aŭstria Popola Partio [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Vieno [#] | ||||
| |||||
EU-Komisionano ![]() | |||||
por ![]() | |||||
Dum | 1995–2004 | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||