La Frejzero ( angle : Fraser; prononco : ˈfreɪzər ), estas la plej longa rivero ene de Brita Kolumbio, Kanado. Ĝi fontas ĉe Frejzer-Montpasejo apud Robson-Monto en Roka Montaro, longas 1 375 km, kaj enfluas Georgian Markolon apud la urbo de Vankuvero. Ĝi estas la deka plej longa rivero en Kanado [1] . La volumeno ĉe ĝia riverbuŝo sumiĝas je 112 km³ kaj tie ĉi enfluas 3 550 m³ po sekundo. Jare la rivero ŝutas 20 milionojn da tunoj de sedimentoj en la oceanon [2]. La rivero estis nomita laŭ la esploristo Simon Fraser, kiu gvidis ekspedicion laŭ komisio de la Nord-Okcidenta Kompanio ekde la ejo de nuntempa Prince George ĝis la elfluejo de la rivero.

Frejzero
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 657 km
Fluo
Enfluejo en la Georgia Markolo
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Brita Kolumbio
Map
vdr
La Frejzero apud Mission, Brita Kolumbio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Canadian Global Almanac 2004, John Wiley and Sons.
  2. Cannings, Richard and Sidney. British Columbia: A Natural History. p.41. Greystone Books. Vancouver. 1996