Friedrich Lienhard

Friedrich LIENHARD (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1865 en Rothbach, mortinta la 30-an de aprilo 1929 en Eisenach) estis germana kulturfilozofia ĵurnalisto kaj verkisto.

Friedrich Lienhard
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1865 (1865-10-04)
en Rothbach
Morto 30-an de aprilo 1929 (1929-04-30) (63-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo dramaturgoverkisto • poeto
vdr
tombo de Friedrich Lienhard

Vivo redakti

Estante filo de instruisto li dum religie severa edukado okupiĝis pri Blaise Pascal, Matthias Claudius, Friedrich von Matthison, Christoph Heinrich Hölty, Friedrich Gottlieb Klopstock kaj Johannes Geibel. Post frekvento de la gimnazioj de Bouxwiller kaj Schillersdorf li iris Strasburgon por studi filozofion kaj teologion. Tion li kontinuigis en 1887/89 je Berlino kie li havis kontaktojn kun Ernst von Wildenbruch kaj Karl Bleibtreu.

Lau rekomendo de Bleibtreu kaj paralele al ties skribaĵo Die Revolution der Literatur li publikigis en la monatgazeto "Die Gesellschaft" en 1888 la unuan literaturprogramon kun la titolo Die Reformation der Literatur. Ĝi - batalante nepraktikan burĝan estetikon - similis al ideoj de naturalismo. Tamen malŝatis Lienhard troigitan flato de natursciencoj. La renovigo de literaturo ne iĝu per rompo kun ĉiuj tradicioj sed per reiro al la ideoj malnovgrekaj, kristanaj kaj klasikismaj. Ekzemple la tragedio Weltrevolution (1889) malpli volas montri la konflikton inter dunganto kaj dungito ol necertecojn tiel spiritaj kiel animaj.

Vintre 1888/89 Lienhard revenis Strasburgon; en marto de 1889 li ĉesigis la studojn de teologio. Inter 1890 kaj 1892 li estis privata instruisto en Großlichterfelde. Post restado en Supra Bavario kaj vojaĝo tra Alzaco al Parizo li transprenis en 1893 la redakcion de la naciema gazeto "Das Zwanzigste Jahrhundert". Famis liaj kulturkritikaĵoj pere de la felietono de "Deutsche Zeitung" (kunlaboro ekde 1896).

Sub la influo de Ernst Wachler kaj de la langbehn-a verko Rembrandt als Erzieher li por ĉiam forĵetis naturalismon verkante Lieder eines Elsässers (1895) kaj Wasgaufahrten (migradolibro; 1895). La etika kondamno de moderna industrikulturo kondukis al spirita kaj literatura konvinkoj kiu orientiĝis pri naturo kaj simplaj homoj. Post vojaĝoj al Norvegujo, Skotujo kaj Balta Maro kaj danke al Burn, Ruskin, Carlyle kaj Emerson li kapablis formuli en la esea volumo Neue Ideale (1901) la jenan novan percepton de vivo kaj artoj: materialismo, internaciismo, socialismo kaj pacismo, krome tro primitiva patriotismo (milite kaj ekonomie) kreis kulturan krizon. Ĝin povos savi nur refarita fido pri harmonio de la kreitaĵoj. En alia eseo de la sama volumo, Geschäftliche Vorteile Berlins, li kritikis la kreskantan komercigon de la libro-merkato kaj la monopolon de Berlino en multaj artobranĉoj.

Sub la slogano Los von Berlin! (emancipiĝo de Berlino) li postulis (kp. hejmeca literaturo) la fokusiĝo pri vilaĝoj kaj peĵzaĝoj kiel ejoj de spirita sano. Tiel Lienhard iĝis unu el la gvidantoj de la t.n. movado de hejmeca arto (Heimatkunstbewegung). Kune kun Adolf Bartels fondis li en la 1900-a jaro la gazeton "Heimat" kies ĉefredaktistecon li transdonis post malmultaj monatoj. Ĉar li vidis la minacon de estiĝo de multaj partikularaj movadoj kun regionaj limoj. Por li inverse gravis popularigi ununuran difinon de hejmeco.

Konsekvence li forlasis en 1903 la germanan ĉefurbon ironte je Turingia Arbaro. De ĉi tie li samjare aktivis en la fondo de la unua liberaera teatro, de Harca Monta Teatro de Ernst Wachler; tie oni surscenigis plurajn liajn dramojn. Lienhard ankaŭ ekkontaktis la rondojn ĉirkaŭ la teologo Johannes Müller sur Kastelo Mainberg (loko de alternativa vivo en Schonungen) kaj apogis Karl Muth dum fondo de la gazeto "Hochland".

Lienhard retiriĝis de la materialisma socian multon kaj serĉis la sferojn de alta arto (Höhenkunst). Longe for de la homamasoj veraj intelektuloj kaj elektitoj klopodu renovigi idealojn. Ili estu por la popolo la gvidantoj kaj perantoj de la verkoj de Homero, Shakespeare, Frederiko la Granda, Kant, Herder, Schiller, Goethe, Jean Paul, Hölderlin, Emerson, Gobineau kaj Whitman.

Verkista graveco redakti

Liaj dramoj temigas ĝermanajn kaj helenajn sagaojn kaj legendojn. For de ĉiutagaj temoj estu ili festoj por dimanĉoj. Sed krom Der Fremde kaj la komedio Münchhausen (1900) nenio igis la spektantaron aplaudi. Popularaj iĝis, krom liaj programaj skribaĵoj, nur la romanoj. Oberlin (1910) enhavas ideologian intrigon ĉirkaŭ la Franca Revolucio.

Klarege diafanas liaj programaj ideoj en la romano Der Spielmann (1913), kun verkistaj aŭtobiografiaĵoj en la trajtoj de la ĉefa persono. Li retiriĝas de kapistalisma socio fidanta la kontinuan teknikan evoluon kaj preferas fari simbolan kleriĝvojaĝon tra Lourdes, la burgo de la sankta gralo, Wartburg kaj Vajmaro. La celo estas la trovo de harmonia interno. En la romano Westmark (1919) Lienhard komentis la finon de la Unua mondmilito kaj la rean perdon de Alzaco. Ĝi almenaŭ kulture restu parto de Germanujo.

Estante de 1917 en Vajmare li eldonis inter 1920 kaj 1928 la gazeton "Türmer", por kiu li jam estis laborinta en 1904/05. En serio da filozofiaj eseoj (Der Meister der Menschheit, tri volumoj, 1919–21) Lienhard eĉ postulis, post fino de senanima regno, la estiĝon de nova homo. Li ŝanĝu Germanujon al idealisma kaj religia regno de la animoj.

Kvankam multaj diversaj grupoj festegis okaze de la 50-a datreveno de la naskiĝtago de la patrioto Lienhard, Ernst Stadler (en 1913) kritikis la troon da ideologio, da prediksimila retoriko, da himna stilo en la verkoj de Lienhard. Krome lian ĉirkaŭbatalon kontraŭ ĉiaj literaturaj tendencoj.

Honoroj redakti

Fonto redakti

  • Wichert, Adalbert, "Lienhard, Friedrich". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 530-532 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti