Friedrich Wilhelm Eugen Döll

Friedrich Wilhelm Eugen DÖLL (naskiĝinta la 8-an de oktobro 1750 en Veilsdorf, mortinta la 30-an de marto 1816 en Gotao) estis germana skulptisto.

Friedrich Wilhelm Eugen Döll
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1750 (1750-10-08)
en Veilsdorf
Morto 30-an de marto 1816 (1816-03-30) (65-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saxe-Gotha-Altenburg
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Sfingo, nuntempe sur la Sankta insulo en Gotha

Vivo redakti

 
Monumento por Christiane Becker-Neumann en Vajmaro, laŭ desegnaĵoj de Heinrich Meyer
 
TPiramida tombo por Studnitz en Gotao, ĉe la Ernestinum-lernejo

Estante filo de porcelanpentristo li komence estis lernoknabo ĉe la skulptisto Ney en Fulda. Kiel juna skulptisto li pasigis laŭ komisio de la heredprinco Ernesto de Saksio-Gotao-Altenburg (ekde 1772 duko Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) tri jarojn en Parizo kaj Romo (1770-1773). Rekomendon por li faris barono Friedrich Melchior Grimm. Parize li estis disĉiplo de Jean-Antoine Houdon; Rome li plukleriĝis sub la gvido de Raphael Mengs kaj Johann Friedrich Reiffenstein.

Post reveno li nomumitis en 1781 kortega skulptisto ricevante mendojn ĉefe el la rezidejoj Gotao, Anhalt-Dessau kaj Meiningen. Kreitis portretaj bustoj, monumentoj kaj reliefoj. En 1786 Döll iĝis profesoro kaj en 1787 li ekĉefinspektistis ĉe la artaĵoj gotaaj. Döll ankaŭ mem instruis kaj vekis desegnadinteresegon ekz. ĉe la junulino Louise Seidler (kiu inter 1800 kaj 1803 lernantinis ĉe la gotaa Supera porknabina lernejo de Sophie Ludolfine Stieler). Döll entombigitis en la Tombejo malnova de Gotha. Post 1906 oni ne plu havis kontojn pri tomboŝtono lia.

Lia filo Friedrich Leopold Döll ankaŭ skulptistis; li ekz. faris la monumenton por Ernst Wilhelm Arnoldi proksime de la ĉefpoŝtejo gotaa.

Verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. Hans Butzmann: Lessings Denkmal in Wolfenbüttel. Ein Vorspiel zur Geschichte der Lessingverehrung, Wolfenbüttel, Herzog August Bibliothek, 1982.

Literaturo redakti

 
Puto kun nimoj/Kastelo Wilhelmsthal (Marksuhl)

Eksteraj ligiloj redakti