10 Higia

asteroido
(Alidirektita el Higio)

10 Higio (Hygiea) estas la kvara plej granda asteroido de la asteroida zono (post 1 Cereso, 4 Vesta kaj 2 Palaso) kun granda dimensio de 530 km kaj maso de ĉirkaŭ 2,9% el tiu de tiu zono, sed ĝia malheleco igas ĝin malfacile videbla.

Higio ⯚ ()
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 10 Hygiea
Aliaj nomoj A900 GA, A849 GA, 1900 GA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Higia vd
Malkovro
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro 12-a de aprilo 1849
Loko de malkovro Napolo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
469,58 Gm (3,139 AU)
414,38 Gm (2,77 AU)
524,63 Gm (3,507 AU)
Discentreco 0,117
Meza anomaliangulo 197,96°
Klinangulo 3,842°
Periodo 2 031,815 t (5,56 j)
Meza cirkulrapido 16,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
283,45°
Argum. de periapsido 313,19°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
530 × 407 × 370 km[1]
407,12 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
8,85 ×1019 kg [1]
(2 120 ± 110) kg/m3[1]
~ 0,091 m/s2
~ 0,21 km/s
Rotacia periodo 1,151 t (27,623 h)
Aksa kliniteco ~ 60°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

164 K
247 K (−26 °C)
Geometria albedo 0,0717
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 5,43
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11,97
9
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,133"
0,318"
vdr

Malkovro redakti

10 Higio estis malkovrita far de la itala astronomo Annibale de Gasparis la 12-an de aprilo 1849.

Nomo redakti

Ernesto Capocci, direktoro de la observatorio de Napolo unue nomis ĝin "Igea Borbonica" (la Higio de Burbono, reĝa familio de la Reĝlando de la du Sicilioj kie troviĝis Napolo). En 1852, John Russell Hind skribis ke "Higio estas internacia termino, kaj la neutilan apendaĵon Borbonica oni forlasu". La nomo venas de Higia, filino de Asklepio, helena diino de la sano (kies nomo donis ankaŭ la vorton "higienon").

Simbolo redakti

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de 10 Higio estis   kaj nun  .

Higia familio redakti

10 Higio estas plej granda ano de la Higia familio, ĝi entenas 90% el la maso de tiu asteroida familio. Du aliaj mezgrandaj anoj estas 333 Badenio kaj 538 Frideriko. La cetero estas objektoj de malpli de 30 km.

Ecoj redakti

La surfaco de 10 Higio komponiĝas de karbonata materialo similas al la ĥondritoj. Ĝi estas plej granda ano de la klaso de C-tipaj asteroidoj, kiu plej abundas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono.

Ĝia denso estas relative malgranda, kaj proksimiĝas de tiu de la glaciaj naturaj satelitoj de Jupitero kaj de Saturno

La analizo de ĝia luma kurbo estis malfacila pro ĝia malrapida rotacio (22 horoj kaj 37 minutoj, kiam la rotaci-periodo de la ordinara grandaj asteroidoj estas inter 6 kaj 12 horoj). Ĝi lasas pensi ke 10 Higio havus retrogradan rotacion[2], en ambaŭ okazoj, la (absoluta) kliniteco estus proksima de 60°.

La kosmoteleskopo Hubble kapablis vidigi la neregulan formon de 10 Higio[3], sed nenia luno estis trovita.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
9 Metiso10 Higio11 Partenopo