Friedrich von Amerling

aŭstra pentristo

Friedrich VON AMERLING (li naskiĝis je la 14-a de aprilo 1803 en Vieno kaj mortis la 14-an de januaro 1887 samloke) estis pentristo. Apud Ferdinand Georg Waldmüller kaj aliaj li estis unu el la plej famaj portretistoj de la 19-a jarcento.

Friedrich von Amerling
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1803 (1803-04-14)
en Vieno
Morto 14-an de januaro 1887 (1887-01-14) (83-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Memorigilo Friedrich von Amerling
Familio
Frat(in)o Josef Amerling
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Count István Széchenyi
vdr
Portreto de SZÉCHENYI István

Amerling devenas el familio de artmetiistoj. De 1815 ĝis 1824 li studis en Akademio de Belartoj de Vieno kaj de 1824 ĝis 1826 en Prago. La jarojn 1827 kaj 1828 li pasigis en Londono, kie influis lin Thomas Lawrence. Pliaj vojaĝoj kondukis lin al Parizo kaj Romo. Poste li plenumis komisiojn de la aŭstra imperiestra familio, de nobeloj kaj burĝoj. Lia kreado kulminis inter 1830 kaj 1850. La portretoj de Von Amerling dokumentis la memkomprenon de la bildigitaj personoj en la aŭstra socio antaŭ la revolucio de 1848.

Elektitaj disĉiploj redakti

 

Eksteraj ligiloj redakti