Frigyes Sándor

Frigyes Sándor [fridjeŝ ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sándor Frigyes estis hungara violonisto, koncertmajstro, dirigento, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Vera Dénes.

Frigyes Sándor
Persona informo
Naskonomo Stern Frigyes
Naskiĝo la  24-an de aprilo 1905(nun 1905-04-24)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 1-an de junio 1979
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Frigyes Sándor
Familio
Frat(in)oj Renée Sándor • Árpád Sándor
Edz(in)o Vera Dénes
Okupo
Okupo violonistokoncertmajstrodirigento • muzikinstruisto • pedagogo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri Frigyes Sándor

Frigyes Sándor [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1905 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de junio 1979 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Frigyes Sándor devenis el juda familio. Li studis jam en aĝo 10 en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Lia instruisto estis komence József Bloch, poste inter 1919-1925 Gyula Mambriny, Rezső Kemény kaj Imre Waldbauer. Ekde 1926 li estis koncertmajstro, ekde 1933 vicdirigento. Iom post iom li devis forlasi la violonadon pro problemoj kun la brako. Meze de la 1930-aj jaroj li jam estis aklamita dirigento, direktante multajn orkestrojn. Lia ĉefa celo estis prezenti verkojn de la baroka epoko, Haydn kaj Mozart, kaj nuntempan hungaran muzikon. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li povis dirigentadi antaŭ juda publiko ekde 1939. En la sekva jaro li edziĝis, iom poste li ofte estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li dirigentadis la ĉefurban orkestron, samtempe li instruis en muziklernejo. En 1949 li estis nomumita lernejestro, sed li gvidis ankaŭ la lernejan koruson kaj orkestron. Inter 1958 kaj 1975 li instruis en la Muzikakademio (jam altlernejo). En 1963 li fondis orkestron de siaj studentoj kaj li restis arta direktoro de la orkestro ĝis sia morto. En 1975 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu longe.

Liaj elektitaj eldonaĵojRedakti

  • Hegedűetűdök (Kayser)
  • Táncok és triószonáták a XVII. századból (Dancoj kaj Triopsonatoj de la 18-a jarcento)
  • A zenei nevelés Magyarországon (Muzika edukado en Hungario; redaktoro, 1964)
  • Hegedűiskola (Violonlernejo; lernolibro en 5 volumoj, 1949, kune kun Pál Járdányi, Albert Rényi kaj Endre Szervánszky)

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2013)
  • arta bazlernejo en Dunaújváros prenis la nomon "Sándor Frigyes" en 1995

FontojRedakti

ReferencojRedakti