Pál Járdányi
Pál JÁRDÁNYI [jArdAnji], laŭ hungare kutima sinsekvo Járdányi Pál estis hungara komponisto kaj profesoro. Lia patro estis István Járdányi Paulovics.
Pál Járdányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de julio 1966 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/1-1-23/24 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Patro | István Járdányi Paulovics |
Edz(in)o | Elisabetta Devescovi (en) (1956–1966) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto universitata instruisto violonisto |
Pál Járdányi naskiĝis, kiel Paulovics Pál la 30-an de januaro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de julio 1966 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPál Járdányi lernis violonadon en 1928 en Romo, poste en Budapeŝto li lernis ankaŭ pianludon kaj komponadon. Li frekventis universitaton pri etnografio kaj ankaŭ Muzikakademion inter 1936-1942, kie li lernis ekzemple de Zoltán Kodály, Ede Zathureczky. Poste li verkis fakartikolojn en diversajn revuojn aŭ institutojn, ekzemple Erdélyi Tudományos Intézet. Inter 1946-1959 li instruis en Muzikakademio, poste li estis forigita, ĉar li apogis la revolucion en 1956. Li havis 2 edzinojn kaj du filojn. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.