Furfurila klorido
Kemia formulo
C5H5OCl
Furfurila klorido
Plata kemia strukturo de la
Furfurila klorido
Furfurila klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Furfurila klorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • 2-Klorometilfurano
  • Klorido de metilfurano
  • Klorido de furfurilo
CAS-numero-kodo 617-88-9
ChemSpider kodo 190292
PubChem-kodo 219520
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 100,545 g mol−1
Denseco 1,166 g/cm−3[1][2]
Fandpunkto -33°C [3]
Bolpunkto 138,95°C [4]
Refrakta indico  1,4941[5]
Ekflama temperaturo 37,8°C [6][7]
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Solvebla en alkoholo, etero kaj benzeno.
Mortiga dozo (LD50) >175 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Furfurila klorido2-klorometilfurano estas neorganika kombinaĵo apartenanta al la familio de la kloridoj, rezultanta el interagado de la furfurila alkoholo kaj klorida acido. Furfurila klorido estas senkolora likvaĵo kaj solvebla en akvo. Furfurila klorido prezentas unu kloran jonon ligitajn al metilfurano. Ĝi konsistas je 1 grupo metilfurana, 1 kloratomo, kaj uzatas en kemiaj sintezoj. Furfurila klorido estas brulema kiam eksponate al varmo aŭ flamo. Ĝi prezentas danĝeron dum stokado. 2-Klorometilfruano malkomponiĝas sub media temperaturo por liberigi kloridan acidon, kaj povas eksplodi en hermetika ujo. Tre eksplodema kiam ŝokita, eksponita al varmo, aŭ per spontanea kemia reakcio. Ĝi povas vigle reakcii kun oksigenaj materialoj.[8]

Halogenidaj furanoj estas malstabilaj kunmetaĵoj, kiuj malkomponiĝas sub stokado. Rekta halogenado por doni monohalogenido-furanajn derivaĵojn estas malfacile. Halogenidaj furanoj estas akiritaj per senkarboksiligo de la taŭga halogenida-furana karboksilata acido kaj reakcio de klorohidrargo-furanoj kun jodo. La monohalogenidoj estas senkoloraj likvaĵoj kun dolĉaj odoroj kaj estas tre solveblaj en akvo. La karbon-halogena ligilo en halogenida furano estas sufiĉe stabila kaj ne estas anstataŭata per la kutimaj nukleofiloj. Tiu reakcio, aliflanke, okazas kiam la halogenidatomo estas alkroĉita al la flankĉeno tiel kiel en 2-(klorometil) furano.[9]

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • Preparado de furfurila klorido per traktado de furfurila alkoholo kun klorida acido

 +     +  

Reakcio 2 redakti

  • Preparado de furfurila klorido per traktado de klorida acido kun furfurila karbonato:

 +2   2  +  + 

Reakcio 3 redakti

  • Preparado de furfurila klorido per traktado de baria klorido kun furfurila benzoato:

2  +    2  +  

Reakcio 4 redakti

  • Preparado de furfurila klorido per traktado de kloro kun metilfurano:

2  +    2  +2 

Reakcio 5 redakti

  • Preparado de furfurila klorido per traktado de ferika klorido kun metilfurano:

3  +    3  +  

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti