Gábor Janota, laŭ hungarlingve kutima nomordo Janota Gábor estas hungara fagotisto, altlerneja instruisto.

Gábor Janota
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de januaro 1936(nun 1936-01-27)
en Rumanio Turda (Rumanio)
Morto 6-an de aprilo 2021 (2021-04-06)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt (1956–1961)
Hans Richter Conservatory Győr (en) Traduki (–dekjaro de 1950) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ilona Bartalus (en) Traduki (1964–2021) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fagotisto
muzikinstruisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gábor Janota[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1936 en Turda (Rumanio). Li mortis la 6-an de aprilo 2021

Biografio

redakti

Gábor Janota apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en konservatorio en Győr, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1961. Li estis la unua fagotisto en simfonia orkestro de Hungara Radio inter 1962 kaj 1970, inter 1970-1972 kaj 1974-1976 en kanada orkestro, 1977-1993 (kun iterrompoj) en hungara orkestro. Inter 1966–1968 kaj 1993–1994 li instruis en la konservatorio en Győr, inter 1972-2006 en la Muzikarta Altlernejo (kiel docento). Ekde la 1970-aj jaroj li estis ankaŭ gastoprofesoro precipe en Usono kaj Kanado, krome en aliaj lokoj li gvidis majstrokursojn. Li estis reviviĝanto de la fagotkulturo en Hungario. Li ricevis la unuan premion dum la studentaj jaroj en 1958. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj disĉiploj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti