Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gábor Pantó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pantó Gábor estis hungara geologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1965).

Gábor Pantó
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1917 (1917-10-24)
en Budapeŝto
Morto 28-an de oktobro 1972 (1972-10-28) (55-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Dezső Pantó
Okupo
Okupo geologo
vdr

Gábor Pantó [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1917 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de oktobro 1972 en Debrecen.

Biografio redakti

Gábor Pantó doktoriĝis en Universitato Pázmány Péter en 1940. En la sekva jaro li ricevis postenon en geologia instituto. Baldaŭe li soldatiĝis, poste li iĝis militkaptisto. Li hejmenvenis en 1946. Li doktoriĝis en 1956 antaŭ la akademio. En 1965 li ekinstruis en universitato de Debrecen, sed li ankaŭ esploris tiujn montojn, kie oni minadas diversajn ercojn. Li okupiĝis ankaŭ pri vulkanoj. Li ricevis memormedalon en 1963.

Verkaro (elekto) redakti

  • Ásvány- és kőzettan az ipari technikumok számára (1952) - lernolibro
  • A nagybörzsönyi ércesedés (1964)
  • Magyarország metallogenetikai térképe (1965)

Fontoj redakti