Gábor Rácz (emajlisto)
Gábor Rácz [rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Gábor estas hungara emajlisto.
Gábor Rácz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto • fasonisto |
Gábor Rácz [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1951 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Rácz devenis el artista familio kaj interesiĝis pri emajloj ekde 1968. Li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1974. Lia ĉefinstruisto estis Imre Schrammel. Post siaj studoj li kreas emajlojn en propra ateliero, ofte al eklezioj. Li gvidis kursojn pri emajlotekniko en Budapeŝto (2014) kaj Großlittgen-Himmerod (2016). Li edukas 5 filojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1976, 1980, 1987, 1993, 1997, 2010, 2016)
- Esztergom (1982, 2009, 2013)
- Miskolc (1988)
- Ludwigshafen (1990)
- Graz (1994, 1999)
- Szombathely (2004)
- Sárospatak (2011)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
Elektitaj emajlaĵoj redakti
- interna fasonado kaj emajlaĵoj en Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Sümeg) (1978)
- kruco (1985, preĝejo en Hago)
- krucifikso (1994, preĝejo en Óbuda)
- ornamaĵoj (1997, muzeo pri emajloj, Großlittgen-Himmerod)
- pluraj emajlaĵoj en preĝejo en Sárospatak (2014)
- hungara blazono (vidu la bildon!)