Gábor Várkonyi (reĝisoro)
Gábor Várkonyi [vArkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várkonyi Gábor estis hungara reĝisoro, scenaristo, dramaturgo. Lia patro estis Zoltán Várkonyi, lia patrino estis Vera Szemere.
Gábor Várkonyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Várkonyi Gábor |
Naskiĝo | la 20-an de julio 1947 en ![]() |
Morto | la 30-an de decembro 1994 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22/1-1-54 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1970) ![]() |
Familio | |
Patro | Zoltán Várkonyi ![]() |
Patrino | Vera Szemere ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmreĝisoro filmproduktoro ![]() |
Gábor Várkonyi [1] naskiĝis la 20-an de julio 1947 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de decembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGábor Várkonyi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris filmistan diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1966, poste li estis aktoro en filmo. Li plulernis post la filma rolo en simila altlernejo en Moskvo, poste li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon en la menciita altlernejo en Budapeŝto en 1973, fine li vojaĝis al Usono, kie li akiris plian filman-reĝisoran diplomon en Sirakuso en 1976. Hejmenveninta li laboris ĝismorte en la Hungara Televizio. Li estis tie reĝisoro de pli ol 40 filmoj. Li ricevis premion en 1983. Li havis edzinon ekde 1973, kiu naskis filon.
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
redakti- Gőzfürdő (ankaŭ scenaristo, 1973)
- Pesti emberek (1983)
- Kisváros (serio 1-20, 1994)
Elektitaj scenarlibroj
redakti- A vendég kockázata (1984)
- Várunk rám (1992)
Elektitaj dramaturgaj laboroj
redakti- Ügyes ügyek (1975)
- Randevú Budapesten (1987)