Gór estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. Gór kroate estas Guor.

Strato en Gór
Tombejo kaj kirko en Gór

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Gór situas ne tro for de Bük, havanta nur flankovojojn.

Historio redakti

La vilaĝo havas iom pli altan lokon, kie oni loĝis en la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, romia erao, fine ankaŭ la alvenintaj hungaroj. La unua mencio okazis en 1279 en formo Guor (baldaŭe aperis la nomoj Gwar, Gwarr). Dum la mezepoko la vilaĝo estis fama pri la argilistoj. Supozeble tiutempe oni konstruis burgon. Ĝis 1899 la oficiala loknomo estis Guar.

En Gór migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

La mezepoka katolika preĝejo baldaŭ barokiĝis. Ankaŭ la kastelo de Guáry estas baroka.

Famuloj redakti

En Gór naskiĝis inĝeniero Imre Kozák.