Gödre, germane GödringKedri,kroate Đudra estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd.

Bazaj informoj

redakti

Gödre situas en valo sur deklivoj, laŭ ĉefvojo Pécs-Kaposvár.

Historio

redakti

Tiu loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1472 laŭ tiama ortografio "Gödri". Germanoj refondis la komunumon en 1745. Gödre en 1954 unuiĝis kun Kiskeresztúrral (germane: Kreuzdörfel) sub nomo Gödrekeresztúr, poste en 1969 ĝi unuiĝis kun Gödreszentmárton kaj la triopa vilaĝo iĝis Gödre. La germanoj estas 12 %.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En Gödre naskiĝis arkitekto József Lamping.