Gabes

(Alidirektita el Gabès)

GabisGabes (arabe قابس‎, france Gabès) estas marborda grandurbo, universitata urbo, administra centro de gubernio, (same nomata) en Tunizio. La urbo estas konata laŭ aliaj literumadoj Cabès, Cabes, Kabes, Gabbs, Gaps Cabè', Cabes, Kabes, Gabbs, Qābis. La historia loknomo estas Tacape.

Gabes
Gabes 10.09507E 33.88774N.jpg
Administrado
Poŝtkodo 6000 [+]
Retpaĝaro www.commune-gabes.gov.tn [+]
Demografio
Loĝantaro 116 323  (2004) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 53′ N, 10° 6′ O (mapo)33.88138888888910.098333333333Koordinatoj: 33° 53′ N, 10° 6′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Situo de Gabes
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gabès [+]
Information icon.svg
vdr
Palmaro en Gabes
Vido en Gabes

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Gabes situas sur ebenaĵo laŭ Minora Sirto de Mediteranea Maro.

HistorioRedakti

Supozeble fenicianoj fondis la urbon (aŭ pli frue berberoj), baldaŭe romianoj alvenis. Jam Plinio mencias la urbon, kie terkultivistoj laboradas helpe de abundaj akvoj. En la 7-a jarcento komenciĝis dominado de araboj, kiuj post la konkero menciis la urbomuron, citadelon kaj diversajn antikvajn konstruaĵojn. En 1881 komenciĝis dominado de francoj. Inter 1940-1943 germana kontrolo okazis, dume pro la bataladoj multe da domoj difektiĝis. Oni rekonstruis la urbon en 1945. En 1956 finiĝis la franca koloniado.

EkonomioRedakti

Gabes estas grava komerca kaj industria urbo. La ĉefaj branĉoj estas produktado de cementoj, brikoj, kemiaĵoj, fiŝkaptado kaj naftorafinado.

KlimatoRedakti

Gabes situas en zono de la mediteranea klimato. La temperaturo varias inter 6 kaj 49 °C. Jare pluvas po 172 mm. Inter majo-aŭgusto mezurebla pluvo ne estas.

TrafikoRedakti

Gabes havas internacian flughavenon, havenon, fervojon al Sfakso kaj vojojn al 4 direktoj.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

  • Angla Vikipedio